La conjura de El Escorial
La conjura de El Escorial (La konspiro de El Escorial) estas hispana historia drama filmo de 2008 reĝisorita de Antonio del Real en kiu stelulas Jason Isaacs, Julia Ormond, Jordi Mollà, Pilar Bastardés kaj Jürgen Prochnow. La agado okazas en la tempo de la regado de Filipo la 2-a de Hispanio.
La conjura de El Escorial | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La Conjura de El Escorial |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 2008 |
Ĝenro | suspensa filmo |
Kameraado | Carlos Suárez |
Reĝisoro(j) | Antonio del Real |
Scenaro | Antonio del Real |
Filmita en | Madrido |
Loko de rakonto | Hispanio |
Rolantoj | Jason Isaacs • Julia Ormond • Jordi Mollà • Jürgen Prochnow • Joaquim de Almeida • Juanjo Puigcorbé • William Miller • Fabio Testi • Manuel de Blas • Concha Cuetos • Rosana Pastor • Paco Catalá • Nacho Aldeguer |
IMDb | |
Intrigo
redaktiEn la nokto de Paska Lundo, nome la 31an de Marto, 1578, oni murdas la trezoran sekretarion Juan de Escobedo en la reĝa palaco El Escorial. Serio de esploroj kondukas al gravuloj de la kortego de Filipo la 2-a.
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Jason Isaacs kiel Antonio Pérez
- Julia Ormond kiel Princino de Éboli
- Jürgen Prochnow kiel kapitano Espinosa
- Blanca Jara kiel Damiana, servistino, koramikino de la kapitano Espinosa
- Jordi Mollà kiel Mateo Vázquez, esplorista Jezuito
- Joaquim de Almeida kiel Juan de Escobedo
- Juanjo Puigcorbé kiel la reĝo Filipo la 2-a de Hispanio
- William Miller kiel kapitano Rodrigo de Villena
- Fabio Testi kiel Duko de Alba
Komentoj
redaktiPor certigi sian internacian distribuadon, oni filmis en angla kaj kun kelkaj figuroj de la eŭropa kinarto, kiel Julia Ormond, kiu ludis la rolon de la Princino de Éboli. Tiu aktorino, prezentante la filmon en Hispanio, bedaŭris, ke la historia kino estis malalte taksita kaj tial komerce oni devis turni sin al dungado de fremdaj geaktoroj. Ekzemple, krom Ormond, oni dungis ankaŭ Jason Isaacs, konata pro sia partopreno en la serio de filmoj pri Harry Potter, kaj la veteranan italan aktoron Fabio Testi.
Oni ne konfuzu tiun historion kun alia konspiro de El Escorial fare de la kronprinco Ferdinando kiu okazis en 1807 dum la regado de la patro de Ferdinando, nome Karolo la 4-a.
Eksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La conjura de El Escorial en la hispana Vikipedio.