La Originoj de Totalismo
La Originoj de Totalismo (angle The Origins of Totalitarianism; germanlingve Elemente und Ursprünge totaler Herrschaft) estas la anglalingve skribita ĉef-verko de la germana politikosciencistino Hannah Arendt. Ĝi temas pri la kaŭzoj kaj elementoj de totalismo, precipe pri tiuj de Naziismo kaj Stalinismo. La aŭtorino tradukis la libron mem en la germanan, kiu estis ŝia denaska lingvo.
The Origins of Totalitarianism | |
---|---|
skribita verko • monografio | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Hannah Arendt |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1951 |
Loko | Usono |
Eldonejo | Schocken Books |
Ĝenro | nefikcio • eseo |
Loko de rakonto | Rusio |
Honorigoj | La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde |
Enhavo
redaktiLa libro estas strukturigata en tri partoj laŭ la temoj antisemitismo, imperiismo kaj totalismo. En la unua parto la aŭtorino priskribas la historion de la judoj kaj komparas ĝin kun la eŭropa historio de la mezepoko ĝis la Dua Mondmilito. Specifaj temoj, pri kiuj ŝi skribas, estas i.a. la rolo de la judoj en la nacio-ŝtato kaj la Dreyfus-skandalo. Kune kun la dua parto pri imperiismo ŝi donas la kaŭzojn por la totalisma sistemo priskribita en la tria parto.
Bibliografio
redaktiEldonoj
redakti- Angle The Origins of Totalitarianism New York 1951; egalas al The Burden of Our Time London 1951.
- Elemente und Ursprünge totaler Herrschaft. Antisemitismus, Imperialismus, totale Herrschaft. Piper, München-Zürich 1986 (TB), 12. Aufl. 2008, ISBN 978-3-492-21032-4.
Sekundara literaturo
redakti- Antonia Grunenberg: Arendt. Herder, Freiburg et al. 2003, ISBN 3-451-04954-6, S. 58–75.
- Wolfgang Heuer: Hannah Arendt. Rowohlt, Reinbek 1987, ISBN 3-499-50379-4, S. 42–44, S. 84–92.
- Annette Vowinckel: Arendt. Reclam, Leipzig 2006, ISBN 978-3-379-20303-6, S. 23–40.
- Thomas Wild: Hannah Arendt. Suhrkamp, Frankfurt am Main 2006, ISBN 3-518-18217-X, S. 75–82.
- Elisabeth Young-Bruehl: Hannah Arendt. Leben, Werk und Zeit. Fischer, Frankfurt am Main 2004, ISBN 3-596-16010-3. S. 285–301, S. 352–362, S. 554–562 (Usona originalo de 1982).