La Cerollera
La Cerollera [lazeroLJEra] (la Sorollera en kataluna) estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudoriento de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz.
La Cerollera | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44651 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 75 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 50′ N, 0° 3′ U (mapo)40.8398906-0.055099299999995Koordinatoj: 40° 50′ N, 0° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 840 m [+] | ||
Areo | 33,748209 km² ( 337 4.8 209 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Cerollera [+] | |||
Geografio
redaktiĜi estas je 151 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 702 msm de altitudo. La municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko en kiu ĝi limas kun La Ginebrosa oriente. Ĝi estas sudoriente de La Cañada de Verich kaj nordokcidente de Monroyo, ambaŭ en la strio kie oni parolas la katalunan lingvon.
Estas multaj krutaj ravinoj kaj la teritoria altitudo gamas inter 963 m oriente (Llobatera) kaj 650 m okcidente, ĉe la ravino Cerroch.
Nordokcidente: La Cañada de Verich | Norde: Belmonte de San José | Nordoriente: Belmonte de San José kaj Ráfales |
Okcidente: La Ginebrosa | Oriente: Ráfales | |
Sudokcidente: Torre de Arcas | Sude: Monroyo | Sudoriente: Monroyo |
Historio
redaktiGravaj restaĵoj atestas pri la pasinteco de la areo jam el iberoj kaj de epoko de araboj.
La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en La Cerollera kie oni malaltiĝis el 465 en 1910 ĝis nunaj 84 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.
Aktualo
redaktiBazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj), brutobredado kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ rura turismo. Sed la loĝantaro estas tre maljuniĝinta.