Léon Champy
Léon Champy (naskiĝis en 1863 en Bruselo; mortis la 7-an de septembro 1938 en Antverpeno) estis unu el la pioniroj de Esperanto en Belgujo kaj membro de la iama "Antverpena Grupo Esperantista". Lia Patro A. Champy (1829-1907), doktoro de sciencoj, estis Volapukisto, sed la falo de Volapuko senkuraĝigis lin pri la afero de internacia lingvo[1]. Kune kun Frans Schoofs, A. Van der Biest-Andelhof, J. Van Laere kaj Oscar Van Schoor li en 1908 starigis la revuon Belga Esperantisto. Li skribis por la unua numero enkondukan artikolon "Nia Programo", en kiu li - estis la tempo de la Ido-skismo - alvokis "ĉiujn admirantojn de la Esperanto de D-ro Zamenhof kaj de neniu alia" al kunlaboro kaj apogo.
Léon Champy | |
---|---|
Esperanto-pioniro en Belgujo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1863 en Bruselo |
Morto | 7-a de septembro 1938 en Antverpeno |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | belgo (francdevena) |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Post la skismo li iĝis la ĝenerala sekretario de Belga Ligo Esperantista ĝis 1914 kaj post la milito fakte funkciis kiel vicprezidanto de tiu ligo ĝis 1927. Li poste iom retiriĝis el la aktiva movado sed ankoraŭ partoprenis la belgan kongreson en Antverpeno (1937) [2].
En 1911 li havis la ŝancon akcepti en sia familia domo d-ron Zamenhof, okaze de la sepa Universala Kongreso en Antverpeno [3].
Lia filino Elza Champy heredis de sia patro la poresperantan idealon kaj loĝante en Lieĝo estis kasistino de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.
Bildaro
redakti-
Antverpenaj Esperantistoj en 1922; maldekstre Léon Champy
-
Genta menuo el 1913 desegnita fare de Elza Champy
-
Slipo el la arĥivo de Flandra Esperanto-Ligo
-
Kovrilo de Belga Esperantisto
Referencoj
redakti- ↑ La belga sonorilo - Numero 061, Majo (1907)
- ↑ Arĥivoj de Flandra Esperanto-Ligo
- ↑ Louis Muller 1984 : Je la Memoro de Elza Champy Arkivigite je 2021-02-11 per la retarkivo Wayback Machine, Espero Katolika