Kuraŝiki
Kuraŝiki, (japane 倉敷市) estas urbego, ankaŭ marhaveno en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Ĉugokuo, en Gubernio Okajamo, eĉ en urbaro de Okajama (urbo). La loknomo signifas "kolekto de vendejoj", ja ĝi estis longe komerca urbo.
Kuraŝiki | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | |||||
kerna urbo de Japanio, urbego [+] | |||||
| |||||
Lando | Japanio | ||||
gubernio | Gubernio Okajamo | ||||
Koordinatoj | 34° 35′ N, 133° 46′ O (mapo)34.585083333333133.77211111111Koordinatoj: 34° 35′ N, 133° 46′ O (mapo) [+] | ||||
Akvokolektejo | 355,63 km² (35 563 ha) [+] | ||||
Areo | 355,63 km² (35 563 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 474 862 [+] (1-a de marto 2021) | ||||
Horzono | UTC+9 | ||||
Poŝtkodo | 710-0833 [+] | ||||
Vikimedia Komunejo: Kurashiki, Okayama [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Demografio
redaktiEn 2023 Kuraŝiki havis populacion de 478 651.
Geografio
redaktiKuraŝiki situas laŭ marbordo sur aluvia ebenaĵo, kiuj estis parte iamaj insuloj. Gubernia sidejo Okajama troviĝas 16, Fukujama 40, Himeĵi 88, Tokuŝimo 93, Hiroŝimo 124, ĉefurbo Tokio 557 kilometrojn aere laŭ [1].
Historio
redaktiEn tiu areo oni trovis restaĵojn el la paleolitiko. La loko dum la konataj historiaj periodoj travivis tiujn periodojn, precipe kiel havenurbo aŭ kolektopunkto de rizimpostoj, se ne paroli pri la komercado kaj salproduktado. La urbeto iĝis ankaŭ produktejo de teksaĵoj. Kuraŝiki estis kreita laŭ la moderna municipa sistemo en 1889 kaj ekhavis urban statuson en 1891, ankaŭ en 1928. En 2005 najbaraj komunumoj aliĝis al Kuraŝiki. En 2002 la urbego ricevis specialan statuson kun pliigita loka aŭtonomio.
Ekonomio
redaktiEkonomio de Kuraŝiki konsistas el komerco, agrikulturo kaj peza industrio. La lasta konsistas el ŝtalaĵoj, aŭtoj, kaj ŝipkonstruadoj.
Trafiko
redaktiKuraŝiki estas fervoja nodo kun pluraj stacidomoj. La aŭtovojaj kontaktoj estas bonaj.
Eduko
redaktiEn Kuraŝiki pluraj universitatoj kaj altlernejo funkcias.
Klimato
redaktiKuraŝiki situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 16 °C kaj varias inter 11-21 °C. La jarpluvo averaĝas 1042 milimetrojn. En ĉiuj monatoj pluvas.
Vidindaĵoj
redaktiĜemelurboj
redakti- St. Pölten, ekde 1957
- Kansasurbo (Misurio), ekde 1972
- Kristkirko, ekde 1973
- Zhenjiang, ekde 1997
Fontoj
redakti- WikiTrans