Kopalo
Kopalo estas rezino, kiu estas uzata kiel fumigaĵo kaj por kolorigaĵoj kaj lakoj.
Ĝi estas duonfosilia, natura rezino, kiu - kompare al freŝ-rezinoj - havas pli grandan duron kaj tiel pli altan degelpunkton.
En Meksiko, kopalo validas kiel sanktiga fumigaĵo. Ĝi estis uzita pli frue por kolorigaĵo majaa bluo kaj aliaj kolorigaĵoj, lakoj. Nun oni uzas por lakado de instrumentoj, boatoj.
tipoj de kopalo:
- orkopalo, pretigita el Icica icicariba (Burseraceae) en Brazilo
- nigra kopalo, el Bursera microphylla kaj Bursera graveolens (Burseraceae) en Meksiko
- blanka kopalo (= Protium copal), el Protium crassipetalum (Burseraceae) en Meksiko
- Manila kopalo, el rezino de filipina Kauri-abio aŭ Dammar-abio Agathis dammara (Araucariaceae)
- Kauri-kopalo, produktita el Agathis dammara (Araucariaceae) en Nov-Zelando
- Sansibar-, Mozambik- kaj Madagaskar-kopalo, el Hymenaea verrucosa
- Akra-kopalo, Sieraleono, Benino, Kameruno , Kongo, Angolo
Eksteraj ligiloj
redakti- detale, angle Arkivigite je 2015-02-12 per la retarkivo Wayback Machine