Kometo Hale-Bopp
La Kometo Hale-Bopp (hejl bop) (C/1995 O1) estis unue observita la 23-an de julio, 1995 de du sendependaj observantoj, Alan Hale kaj Thomas Bopp. Ĝin oni nomis La Granda Kometo de 1997.
C/1995 O1 (Hale-Bopp) | |
---|---|
ne-perioda kometo | |
Malkovro | |
Malkovrita de: | Alan Hale kaj Thomas Bopp |
Dato de malkovro: | 23-a de julio, 1995 |
Aliaj nomoj: | Granda Kometo de 1997 |
Orbitaj karakterizojA | |
Epoko: | 2450460.5 |
Afelio: | 370.8 AU |
Perihelio: | 0.914 AU |
Granda duonakso: | 186 AU |
Discentreco: | 0.995086 |
Orbita periodo: | 2533 a |
Klinangulo: | 89.4° |
Lasta perihelio: | 1-a de aprilo, 1997 |
Posta perihelio: | ~4530 |
Ekobservita ĉe 7.1 AU for de la Suno, antaŭobservadaj bildoj aperis montrantaj ĝin ĉe 13AU for de la Suno. Ĉi tio rapide notiĝis kiel rimarkinda. La kometo estis tre aktiva ĉe ĉi tiuj distancoj, kiu estas nenormala.
Multaj kometoj havas grandajn ekaktiviĝadojn ĉe longaj distancoj kaj poste malaktiviĝas. Hale-Bopp ne faris tion. Ĝi estis nudokule videbla ĉe 2AU for de la Suno kaj kontinuis briliĝi.
Se ĝi pasis same proksime al la Tero kiel la Kometo Hyakutake en 1996, la vosto de la kometo vastiĝus trans la tuta ĉielo kaj ĝi estus pli brila ol la plena luno. Tamen, ĝi alproksimiĝis la Teron ĉe distancoj kiuj nevidebligus multajn aliajn pli etajn kometojn kaj ĝi tamen vastiĝis trans duono de la ĉielo kun ĝiaj du vostoj, kvankam la pli longaj partoj de la vosto estis tro malbrila por esti videbla. Ĝia nukleo estis 50km diametre, ĉirkaŭ trioble la diametro de Kometo Halley.
La unua nudokula observo okazis la 20-a de majo, 1996 kaj decembra 1997 nudokula observo signifas ke la kometo kontinuas videbli sen helpo dum 596 tagoj, aŭ proksime 18,5 monatoj. La antaŭan rekordon havis la Granda Kometo de 1811, kiu estis ĉirkaŭ 9 monatoj.
La kometo verŝajne laste pasis sian perihelion antaŭ 4200 jaroj, sekvante la perihelia paso de 1997, ĝi revenos al la interna sunsistemo post 2380 jaroj kiel, sendube, denova spektakla kometo.
La kultgrupo, Heaven's Gate (HEvenz gejt) elektis la aperon de la kometo kiel signo por sia amasa sinmortigo.
Eksteraj ligiloj
redakti- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
- Cometography.com: Comet Hale-Bopp (angle)