Kathrin SCHIRMER (naskiĝinta la 18-an de marto 1960 en Weimar, mortinta la 19-an de februaro 2017[1]) estis germana radio-moderigantino, novaĵanoncistino kaj muzikredaktorino. Antaŭe ŝi estis estinta ankaŭ kantistino de modkantoj.

Kathrin Schirmer
Persona informo
Aliaj nomoj Katrin Fischer
Naskiĝo 1-an de januaro 1967 (1967-01-01)
en Vajmaro,  Germana Demokratia Respubliko
Morto 19-an de februaro 2017 (2017-02-19) (50-jaraĝa)
en Wattenbach, Hesio,  Germanio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Germana Demokratia Respubliko Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Evelyn Fischer Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
kantisto
moderatoro
radio-prezentisto
redaktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr
La Liszt-fakaltlernejo en Weimar, kie studis Schirmer.

Ŝi studis kantarton ĉe la Liszt-muzikaltlernejo vajmara. Kiel furorkantistino ŝi aperis dum la 1980-aj jaroj en la GDR-muzikaĵrangolistoj.

Poste ŝi ekinteresiĝis pri radio, laboris kiel parolistino, moderigantino kaj redaktorino en Berlino kaj en Kempten. En la 1992-a jaro ŝi ekdeĵoris ĉe Mitteldeutscher Rundfunk, kiel moderatorino por la populara radiokanalo MDR Turingio - La Radio. En 2015 ŝi komencis laboron por hr4 en Kaselo.

Ŝia fratino Evelyn Fischer estas ankaŭ kantistino kaj moderigistino, krome docentino universitata[2].

Diskaro

redakti
  • Kinder von Babylon (Master Records)[3]

Subnotoj

redakti
  1. Nekrologo kun kura biografio ĉe hr4.de. Arkivita el la originalo je 2017-02-25. Alirita 2017-03-05 .
  2. Raporto pri komuna rondirado kun ŝia fratino tra Weimar.. Arkivita el la originalo je 2012-09-07. Alirita 2012-09-07 .
  3. Hejmpaĝo de René Möckel kun Schirmer-rilataj informoj.. Arkivita el la originalo je 2008-10-17. Alirita 2021-08-14 .