Karl Lagerfeld
Karl Otto LAGERFELD (Hamburgo, 10a de septembro 1933 - Neuilly-sur-Seine, Francio, 19a de februaro 2019) estis germana fasonisto de modo kaj altklasulo, konsiderata unu de la plej influaj famuloj de la dua duono de la 20-a jarcento. Lia populareco rilatis ĉefe al lia laboro por la franca firmao Chanel kaj por la itala Fendi, al lia aktiveco kiel fotisto kaj al liaj famaj mododefiloj kaj publikaj aperoj, en kiuj ĝenerale ĉirkaŭis lin famuloj de etoso de spektakloj kaj supermodeloj.
Karl Lagerfeld | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Karl Otto Lagerfeld |
Naskiĝo | 10-an de septembro 1933 en Hamburgo, Nazia Germanio |
Morto | 19-an de februaro 2019 (85-jaraĝa) en Neuilly-sur-Seine, Francio |
Mortokialo | Pankreata kancero |
Tombo | Nanterre |
Lingvoj | germana • franca |
Loĝloko | Villa La Vigie |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Lycée Montaigne (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Otto Lagerfeld |
Patrino | Elisabeth Bahlmann (en) |
Edz(in)o | – |
Amkunulo | Jacques de Bascher (en) (1972–1989) |
Okupo | |
Okupo | mododezajnisto fashion photographer (en) modisto kolektanto filmreĝisoro kostumdezajnisto eldonisto poŝtmarkdesegnisto fotisto dezajnisto |
TTT | |
Retejo | https://www.karl.com/ |
Lagerfeld famis pro sia eliteco kaj ekstercentreco foje propra de snobo, kiu foje kombinis la kulturon de konsumismo kun popularaj steluloj. Komence de la 1990-aj jaroj li elektis nudistojn kaj eĉ italan stelulinon de erotaj filmoj (Moana Pozzi) por sia defilado kun sia kolekto Blanka kaj nigra por la firmao Fendi; onidiras, ke la modokritikistino Anna Wintour eliris ĝenita. Al kritikoj kontraŭ Pozzi, Lagerfeld respondis: «Normalaj virinoj iras kiel Moana kaj kiel manekenoj je 50 %».
Li dezajnis famajn pecojn kiel banvesto kun bobelakvo, vestaĵo kiu ŝajnigis aŭton kun ties antaŭa parto, kaj nombraj ekstravagancaj ĉapeloj. Lagerfeld laboris kiel dezajnisto por la plej gravaj modmarkoj:
- 1955-1958: Pierre Balmain
- 1958-1963: Jean Patou
- 1963-1978, 1992-1997: Chloé
- 1965-2019: Fendi
- 1974-2019: Karl Lagerfeld
- 1983-2019: Chanel
- 2004: Hennes & Mauritz (H&M)
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Karl Lagerfeld en la hispana Vikipedio.