János Szabó (skulptisto)
I. János SZABÓ [sabO] rumania hungara instruisto, skulptisto. Li naskiĝis en Reghin la 5-an de aprilo 1952.
János Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1952 (72-jaraĝa) en Reghin |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Kariero
redaktiI. János Szabó akiris diplomon en Arta Altlernejo Ion Andreescu de Kluĵo en 1976. Li instruis desegnon kaj skulptadon en pluraj lokoj. De 1990 li instruas skulptadon en Muzika kaj Arta Liceo Imre Palló de Odorheiu Secuiesc. Li kreis ĉefe bustojn kaj plakedojn pri famaj personoj. Li kreis la monumentan skulptaĵon Vasszékely (Fersikulo) je la memoro de mortintoj en la Unua Mondmilito, kiu estis starigita en Placo Áron Márton de Odorheiu Secuiesc.
Fonto
redakti- Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.
Eksteraj ligiloj
redakti- La skulptaĵo de J. Sz.
- Pri la malnova Vasszékely Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine