Isabell Werth
Isabell WERTH estas germana rajdistino. Ŝi estas okfoja olimpika ĉampiono kun entute dek tri olimpikaj medaloj (8x oraj kaj 5x arĝentaj), naŭfoja mondĉampiono, dudekunufoja eŭropa ĉampiono kaj dekkvarfoja germana ĉampiono. Tio igas ŝin la plej sukcesa rajdisto kaj dresadrajdisto en la mondo same kiel la plej sukcesa olimpikulo en Germanio kaj la dua plej sukcesa olimpikulo ĉe la Someraj Ludoj tutmonde.
Isabell Werth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de julio 1969 (55-jaraĝa) en Issum |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | dresrajdisto |
Interalie ŝi partoprenis en la Somera Olimpiko 2016 de la 5-a ĝis la 21-a de aŭgusto 2016 en Rio-de-Ĵanejro (Brazilo). Tie ŝi en la virina teama dresrajdo la 12-an de aŭgusto atingis la oran medalon. Kunteamaninoj estis Kristina Bröring-Sprehe, Sönke Rothenberger kaj Dorothee Schneider. Same ŝi en la Somera Olimpiko 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021 en Tokio, Japanio, en tiu disciplino atingis la oran medalon, ĉi-foje kun la teamaninoj Dorothee Schneider kaj Jessica von Bredow-Werndl. Ankaŭ en la Somera Olimpiko 2024 en Parizo, Francio, ŝi la 3-an de aŭgusto atingis la oran medalon, denove kun kunteamanino Jessica von Bredow-Werndl kaj teamano Frederic Wandres - la sekvan tagon aldoniĝis plia arĝenta medalo en la individua elekto.