Juliana (xu 'lja na), pli konata kiel India Juliana (hispane por "Indianino Juliana" aŭ "Juliana la Indianino"), estas la kristana nomo de gvarania virino, kiu loĝis en la ĵus fondita Asunciono, en la frua kolonia Paragvajo. Ŝi restas konata pro la mortigado de hispana koloniisto inter 1539 kaj 1542. Ŝi estis unu el multaj indiĝenaj virinoj donitaj al aŭ ŝtelitaj de la hispanoj, devigitaj labori por ili kaj naski infanojn. Ĉar la regiono ne estis tiel riĉa je mineraloj kiel la koloniistoj atendis, ili generis riĉaĵon per sklavigo kaj deviga laboro de indiĝenoj—precipe per la seksuma ekspluatado de virinoj de fekundeca aĝo.

India Juliana
Persona informo
Naskiĝo nekonata
en Plata Baseno
Morto 30-an de novembro 1541 (1541-11-30)
en Asunciono
Mortokialo Kvaronumo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ribelanto
murdinto
aktivulo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

La rakonto pri India Juliana devenas el la raportoj de 1545 de adelantado[Noto 1] Álvar Núñez Cabeza de Vaca—kiu mallonge regis la teritorion inter 1542 kaj 1544—kiel ankaŭ tiuj de lia skribisto Pero Hernández. Laŭ tiuj fontoj, India Juliana venenis hispanan setlinton nomitan Ñuño de Cabrera—ĉu sian edzon aŭ sian mastrojn—per herboj kaj estis liberigita malgraŭ konfeso pri la krimo. Post alveno en Asunciono, Cabeza de Vaca laŭdire eksciis pri ŝia kazo kaj ke ŝi eĉ fanfaronis pri siaj agoj al siaj samlandanoj. Sekve, li ordonis ŝian ekzekuton per dismembrigo kiel puno por la krimo kaj averto al aliaj indiĝenaj virinoj ne fari same.

India Juliana estas konsiderata unu el la plej elstaraj figuroj en la virina historio de Paragvajo, kaj ŝia instigo al aliaj virinoj ankaŭ mortigi siajn mastrojn estas rigardata kiel unu el la plej frue registritaj indiĝenaj ribeloj de la epoko. Multaj versioj de ŝia rakonto aperis, kun diversaj ideologiaj signifoj. Kvankam la kerno de ŝia rakonto kutime restas la sama, la rakontoj malsamas en detaloj kiel la dato de la eventoj, la maniero, laŭ kiu ŝi mortigis Cabrera, kaj la metodo, per kiu ŝi estis ekzekutita. Dum iuj konsideras India Juliana kunlaboranton de la hispanoj kaj konstruanto de la paragvaja nacio, aliaj priskribas ŝin kiel ribelulinon kaj simbolon de indiĝena rezisto al la hispana koloniado de Ameriko. Pluraj modernaj interpretoj priskribas ŝin kiel frua feministo, kaj ŝia figuro estis postulata de diversaj aktivuloj kaj akademiuloj. La rakonto de India Juliana estis temo de multaj verkoj de historia fikcio. Strato en Asunciono portas ŝian nomon ekde 1992 : ĝi estas unu el la malmultaj nomitaj laŭ indiĝena individuo anstataŭ tuta komunumo.

Historia kunteksto

redakti

Juliana estas unu el la malmultaj virinoj de la Cario-etno[Noto 2][1] menciitaj en koloniaj fontoj per kristana nomo.[2] La unuaj hispanaj ekspedicioj por establi setlejojn en Paragvajo estis motivitaj de la erara kredo, ke ĝi estis regiono riĉa je mineraloj, precipe oro.[3] En 1537, la milita fortikaĵo Nuestra Señora de la Asunción estis fondita de Juan de Salazar de Espinosa ĉe la bordo de la rivero Paragvajo.[3][4] Post ilia renkonto kun la lokaj gvaranioj, la hispanoj establis paktojn kun la kacikoj[Noto 3][5][6] sigelitaj per la livero de virinoj.[7][8]

Komence, virinoj estis donitaj al la koloniistoj enkadre de cuñadazgo, koncepto per kiu la gvaraniaj estroj kreis paktojn de paco kaj reciproka profito, ĉar ĝi transformis la ricevanton en bofrato aŭ bofilo.[9] Ĉar la hispana traktado de la gvaranoj ne estis reciproka, sed dominema, tiuj komencaj interŝanĝoj estis baldaŭ sekvitaj de indiĝenaj ribeloj, kun almenaŭ tri perfortaj situacioj registritaj en 1538–1539, 1542–1543, kaj 1545–1546.[9] La kunteksto en kiu okazis la kazo de la India Juliana estis historie nomata "Mahometo-paradizo" (hispane Paraíso de Mahoma), referencante al la reĝimo de seksa sklaveco, al kiu estis submetitaj indiĝenaj virinoj dum la 1540-aj jaroj.[10][11][12] En raporto de 1541, la koloniisto Domingo Martínez de Irala detaligis, ke 300 indiĝenaj virinoj loĝis en Asunciono, kaj estis donitaj de la Cario-homoj por servi la hispanojn.[13]

En 1541, la komenca hispana setlejo en Bonaero — konstruita ĉe la marbordo de la Plata-Rivero —estis forlasita pro atakoj de indiĝenaj popoloj, kaj ĝiaj loĝantoj translokiĝis al Asunciono, kiu estis oficiale fondita kiel urbo de Irala super tio, kio iam estis la fortikaĵo.[9][3] De tiam, la setlejo ricevis multe pli grandan nombron da hispanoj kaj fariĝis la centro de la hispana koloniado de la suda duono de Sudameriko.[9][3] Post malkovro, ke la regiono fakte ne havis oron, la koloniistoj rimarkis, ke ili povus generi riĉaĵojn per la trudlaboro kaj sklaveco de indiĝenoj, precipe la seksa ekspluatado de virinoj de naskokapabla aĝo.[4][7][9] Amasaj indiĝenaj deportadoj, konataj kiel rancheadas, okazis, en kiuj virinoj estis forprenitaj el siaj komunumoj kaj devigitaj labori por la koloniistoj.[8][9] La perfortaj rancheadas komencis anstataŭi la komencan periodon de cuñadazgo ĉirkaŭ 1543 kaj ĝeneraliĝis du jarojn poste.[9] La indiĝenaj virinoj, sklavigitaj kiel servistinoj kaj patrinoj de la mestizoj, rapide fariĝis varo.[4] Asunciono tiam fariĝis centro por la deportado de indiĝenaj sklavoj, provizante homvendado-merkaton inter la urbo kaj la portugala haveno São Vicente ĉe la marbordo de Brazilo.[4]

Bazita en Asunciono, Irala regis la gubernion Nova Andaluzio — kiu estis respondeca pri la koloniado de la Plata-Rivero — ekde 1538, elektita de siaj kunuloj post kiam la nomumita guberniestro Juan de Ayolas malaperis dum ekspedicio.[14] Kiam la novaĵo pri la verŝajna morto de Ayolas atingis la hispanan korteson, esploristo Álvar Núñez Cabeza de Vaca estis nomumita kiel la dua adelantado de la gubernio, alvenante al Asunciono la 11-an de marto 1542, kaj prenante la povon de Irala.[14][2] Post alveno, Cabeza de Vaca "provis establi ordon kaj disciplinon inter la soldatoj kaj setlantoj de Asunciono, deklarante sin protektanto de la [indiĝenaj popoloj]."[14] Post malsukcesa ekspedicio serĉanta vojon al Peruo en 1542, la malkontento inter la hispanaj setlantoj kaŭzis konspiron gviditan de Irala kontraŭ li en 1544, reelektante ĉi-lastan kiel guberniestron.[14] Cabeza de Vaca estis arestita kun la preteksto esti tro "permesema kun la indiĝenoj", kaj sendita al Hispanio kiel kaptito.[15] La praktiko de perforta rancheadas ĝeneraliĝis dum la dua registaro de Irala. La esploristo Guillaume Candela priskribis ĝin tiel : "sendube la plej efika alkulturiga fenomeno de la konkero. Tutaj vilaĝoj estis malplenigitaj de siaj generaj fortoj, tiel markante evidentan traŭmaton en la vivoj de la tuŝitaj [indiĝenaj popoloj]."[9]

  1. Adelantado estis reprezentanto de la Kastilia Krono, kiu gvidis militajn ekspediciojn kaj havis jurajn kaj administrajn povojn super specifaj teritorioj.
  2. Cario estis la nomo donita al branĉo (aŭ guara) de la gvarania etno kiu loĝis inter la riveroj Mandurivo, Tebikuaro kaj Paragvajo. Gvaranioj estis la unuaj indiĝenaj homoj de nuna Paragvajo kiuj kontaktiĝis kun hispanaj koloniistoj.
  3. En Hispanameriko, la termino cacique (ina formo : cacica) estis nomo uzata por nomi indiĝenajn tribestrojn.

Referencoj

redakti
  1. (June 2012) “Los pueblos guaraníes en Paraguay : una aproximación socio-histórica a los efectos del desarrollo dependiente”, Germinal - Documentos de Trabajo (es) (13). Alirita December 12, 2021.. 
  2. 2,0 2,1 Tieffemberg, Silvia. (2020) “La india Juliana: el enemigo dentro de la casa”, Pensar América desde sus colonias: Textos e imágenes de América colonial (hispane). Buenos Aires: Editorial Biblos. ISBN 978-987-691-787-2.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 (2013) “The Birth of Paraguay”, The Paraguay Reader: History, Culture, Politics. Duke University Press, p. 11–52. ISBN 978-082-235-268-6.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 . Asunción y los pueblos indígenas en el siglo XVI (hispane). La Nación (August 16, 2020). Alirita December 14, 2021 .
  5. Cacique definition and meaning. Collins English Dictionary. HarperCollins. Alirita February 16, 2022 .
  6. Cacique, cacica (hispane). Diccionario de la lengua española. Real Academia Española. Alirita February 16, 2022 .
  7. 7,0 7,1 . Relatos sobre la India Juliana. Entre la construcción de la memoria y la ficción histórica (hispane). Periódico E'a. Atycom (September 19, 2020). Alirita December 12, 2021 .
  8. 8,0 8,1 (2018) “Reflexiones de clérigos y frailes sobre las deportaciones indígenas en la conquista del Paraguay entre 1542 y 1575”, Chungará (es) 50 (2). doi:10.4067/S0717-73562018005000701. Alirita December 13, 2021.. 
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 9,7 Perusset, Macarena. (2008) Guaraníes y españoles. Primeros momentos del encuentro en las tierras del antiguo Paraguay 8 (hispane), p. 245–264. ISBN 978-987-242-279-0.
  10. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj busca; $2
  11. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj galeano; $2
  12. . La mujer en la Conquista y el Paraíso de Mahoma (hispane). ABC Color (September 27, 2009). Alirita December 18, 2021 .
  13. (2014) “Las mujeres indígenas en la conquista del Paraguay entre 1541 y 1575”, Nuevo Mundo Mundos Nuevos (es). doi:10.4000/nuevomundo.67133. Alirita January 18, 2022.. 
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 Cosson, Alfredo. (1866) Curso completo de geografía física, política é histórica arreglado al uso de los colegios y escuelas de la República Argentina (hispane). Buenos Aires: Pablo E. Coni, p. 73–76.
  15. . El lado más desconocido de Cabeza de Vaca, el conquistador español que recorrió Norteamérica (hispane). El País (August 17, 2021). Alirita December 14, 2021 .