Hulunbuir aŭ Hulun Buir konata en ĉina ankaŭ kiel Hulunbeir (en mongola:, Kölön Buyir, en ĉina: 呼伦贝尔, pinjine: Hūlúnbèi'ěr) estas ekde 2001 gubernia urbo de la provinco Interna Mongolio, Ĉinio. Ĝi limas norde kun Rusio, sude kun Hinggan, okcidente kun Mongolio kaj oriente kun Heihe. Ties areo estas de 252 777 km² kiuj estas divideblaj en tri regionoj: tiu de paŝtejoj, tiu de montaraj arbaroj kaj tiu de valo. Ties totala loĝantaro en 2010 superis 2,5 milionojn de loĝantoj (el kiuj 81% de hanoj). La sidejo de la registaro estas la Distrikto Hailar (海拉尔区).