Hermann Hesse
Hermann HESSE [herman hese] (naskiĝis la 2-an de julio 1877 en Calw, Germanio, mortis la 9-an de aŭgusto 1962 en Montagnola, Svislando) estis verkisto kaj pentristo.
Kiel filo de kristanaj misiistoj li komencis studi teologion en 1891, sed forlasis tion jam post unu jaro. Li fariĝis mekanikisto, poste librovendisto. En 1912 li elmigris al Svislando kaj en 1923 li akiris la svisan ŝtatanecon.
Literaturan famon li akiris per sia romano Peter Camenzind (1904), kies sukceso ebligis al la aŭtoro, dediĉi sin plene al la verkado. Devenis multaj gravaj verkoj temantaj la konfliktojn de la individuo kun la normoj de la socio kaj sian serĉadon de spiriteco. Hermann Hesse, kiu en 1946 estis honorata per la Nobel-Premio pri Literaturo pro "liaj inspiraj verkoj, kiuj, kvankam kreskas en aŭdaco kaj penetro, ekzempligas la klasikajn humanajn idealojn kaj altajn kvalitojn de stilo".
Li estas konsiderata unu el la plej famaj eŭropaj aŭtoroj de la 20-a jarcento.
En sia juneco, li lernis Volapukon. Poste li interesiĝis ankaŭ pri interlingvistiko.[mankas fonto]
Stilo kaj influo
redaktiLiaj verkoj estas karakterizitaj per moralaj luktoj (internaj de aparta rolulo aŭ kiel konflikto inter du roluloj) kaj trovo de la loko de homo ene de la fremdigita kaj industria socio, kiu ĉirkaŭas lin. Li estis profunde influita de okcidenta filozofio (kaj precipe de la pensuloj Nietzsche, Spinoza kaj Schopenhauer) same kiel hinda kaj ĉina filozofio. Li ne estas konsiderata ekzistadisto, sed estis influita de pensuloj identigitaj kun ekzistadismo kaj traktis personajn moralajn aferojn similajn al ili. Leitmotivo de ĉiu el liaj romanoj estas la serĉo de individuo por aŭtenteco, memkono kaj spiriteco.
Ĉiuj verkoj de Hesse enhavas fortan aŭtobiografian komponanton. Tio evidentiĝas aparte en Demian (1919), Morgenlandfahrt (Vojaĝo al Oriento – 1932) kaj precipe en Steppenwolf (Stepa Lupo – 1927), kiu estas ekzemplo de "romano pri la krizo de la vivo". En lia malfrua laboro, tiu komponanto ekaperas eĉ pli klare. En la rilataj verkoj “Vojaĝo al Oriento” kaj Das Glasperlenspiel (La Ludo de Vitraj Perloj - 1943) Hesse densigis en pluraj variantoj sian bazan temon: la rilato inter pli juna kaj pli aĝa amiko aŭ majstro.
En la periodo de post lia morto, junuloj en Usono komencis malkovri liajn verkojn kaj varme ĉirkaŭbrakis ilin. Por la florinfanoj de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj li estis admirata verkisto. Liaj romanoj altiris grandan intereson pro liaj humanismo, multe da sentemo, libera kaj kontraŭ-burĝa aliro, kaj elementoj de hinda kulturo. "La Lupo" kaj "Sidarto" fariĝis kultaj libroj en la Beat-generacio kaj hipia kulturo de ĉi tiuj jaroj. El Usono, la populareco de Hesse disvastiĝis al aliaj partoj de la mondo. Ene de nur kelkaj jaroj, Hesse iĝis la plej vaste legita kaj tradukita eŭropa aŭtoro de la 20-a jarcento.
Listo de verkoj
redakti- Peter Camenzind (1904)
- Unterm Rad (1906)
- Gertrud (1910)
- Roßhalde (1914)
- Knulp (1915)
- Demian (1919)
- Klingsors letzter Sommer (1920)
- Siddhartha (1922, Sidarto)
- Der Steppenwolf (1927, La stepa lupo)
- Narziss und Goldmund (1930)
- Die Morgenlandfahrt (1932)
- Das Glasperlenspiel (1943)
En Esperanto aperis
redaktiProzo
redakti- La Lupo, Hermano Heso (el Retarkivo 2005) (Der Wolf) tradukita de Pejno Simono
- La Lupo (Der Wolf). Tradukita de William Walter Patterson kaj helpintoj (1999-2000)
- Tri Tilioj. Fabelo pri tri fratoj arestitaj. (el Retarkivo 2005) Tradukita de Wolfgang Kirschstein
- La lasta somero de Klinsor Arkivigite je 2002-08-14 per la retarkivo Wayback Machine Elĉerpaĵo tradukita de Wolfram Diestel
- Demian tradukita de Detlef Karthaus, aperis en 2007 ĉe Mondial Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Sidarto tradukita de Detlef Karthaus, aperis en 2010 ĉe Mondial Arkivigite je 2011-07-03 per la retarkivo Wayback Machine