Henri Paul Vatré
Henri Paul VATRÉ, kiu uzis la pseŭdonimon Henri Baupierre, (naskiĝis en 1908; mortis la 15-an de decembro 1998 en Le Lignon apud Ĝenevo) estis svisa esperantisto.
Henri Paul Vatré | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1907 |
Morto | 15-an de decembro 1998 (91-jaraĝa) en Le Lignon |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Svislando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto redaktisto verkisto tradukisto |
Vatré laboris en 1933-1934 du jarojn en Budapeŝto ĉe la eldonejo Literatura Mondo[1]. Inter 1959 kaj 1962 liaj recenzoj, poemoj kaj rememoroj aperadis en Nica Literatura Revuo; eĉ novelo, La Kimra Biblio (kiun Kalocsay tradukis en la hungaran). Por Stafeto li kuntradukis (1958) La Floroj de l' Malbono de Baudelaire kaj verkis, pseŭdonime kiel "Henri Beaupierre", la pastiĉaron Specimene (1962), kies stilparodioj pri kvardeko (!) da Esperanto-verkistoj pruvis la jaman maturecon de literaturo kun tiom da distingeble propraj voĉoj.
Liaj postaj verkoj aperis plejparte ĉe Iltis, i.a. Neologisma Glosaro (4 eldonoj ekde 1983), tradukoj el la romanoj Nokta Flugo (1983) kaj Tero de la Homoj (1985) de Saint-Exupéry, Vort-statistikaj Esploroj (1986) kaj la poemaro Disaj Gutoj (1989). Por Universala Esperanto-Asocio (UEA) li redaktis kun Reto Rossetti duvoluman antologion de la Esperanta novelarto, Trezoro (1989).
Kun karakteriza modesto, Vatré akceptis provlegi kaj prikonsili multajn Esperanto-eldonaĵojn, de Stafeto kaj aliaj. Li i.a. indeksis la aŭtoritatan konsultverkon Esperanto en Perspektivo (1974), la literaturajn periodaĵojn Norda Prismo, Nica Literatura Revuo kaj Iltis-Forumo.
Esploro pri vortkunmetoj
redaktiDiversloke li publikigis vortkunmetitajn statistikajn esplorojn pri la verkoj de dekoj da Esperanto-aŭtoroj[2]. Ĉion ĉi li skrupule plenumadis malgraŭ pli kaj pli regresa vidpovo kaj tute sen komputila helpo. Laŭ omaĝa frazo de Juan Régulo Pérez, Henri Vatré "ade mallumigis siajn okulojn por heligi la Esperantan literaturon al nunaj kaj venontaj generacioj".
Verkoj
redakti
|
Referencoj
redakti- ↑ Vatré, Henri. Du jarojn ĉe Literatura Mondo. En: Iltis-Forumo 3-a jaro 1991, n-ro 2, p. 43.
- ↑ (eo) Letero de H.Vatré al Lina Gabrielli, Voce del Centro Esperantista Piceno - Ascoli Piceno, p. 16
Bibliografio
redakti- Haupenthal, Reinhard 1994 : Bibliografio de la Verkaro de Henri Vatré, Saarbrücken [i.e. St. Ingbert]: Iltis-Eld. 1994, 16 p. (Iltis-serioj 3, Esperantologio [12 - en la kajero erare indikita 11]) ISBN 3-927613-34-7
Eksteraj ligiloj
redakti- Libroj Arkivigite je 2015-11-04 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Henri Vatré en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo
- Artikoloj de kaj pri Henri Vatré en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) (serĉu je "vatr" en ĉiuj kampoj)
- Eseo: Henri Vatré en la servo de la esperanta literaturo