Helen Wills
usona tenisisto
Helen WILLS (naskiĝis la 6-an de oktobro 1905 en la urbeto Centerville, nun parto de la urbo Fremont de Kalifornio, mortis la 1-an de januaro 1998, ankaŭ konata sub ŝiaj edziĝintaj nomoj Helen Wills Moody kaj Helen Wills Roark) estas usona eksa mondfama tenisistino.
Helen Wills | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Helen Newington Wills |
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1905 en Fremont |
Morto | 1-an de januaro 1998 (92-jaraĝa) en Karmelo-ĉe-la-Maro |
Tombo | at sea (en) |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley Head-Royce School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Aidan Roark (en) (1939–dekjaro de 1970) Frederick Moody, Jr. (en) (1929–1937) |
Okupo | |
Okupo | tenisisto poeto aŭtobiografo verkisto romanisto |
Ŝi famiĝis pro plenumo de naŭ jaroj en la pinta pozicio en virina teniso: 1927–33, 1935 kaj 1938. Ŝi gajnis 31 turnirajn titolojn en la kvar tutmonde pintaj tenisturniroj, nomataj Granda Ŝlemo (turniroj de unuopaj, duopaj kaj miksduopaj matĉoj) dum sia kariero, inkluzive de 19 unuopaj titoloj.