Hedviga (nomo)

virina persona nomo

Hedviga[1]Jadviga, kun diversaj skribvariaĵoj, estas virina persona nomo kun ĝermana origino.

La nomo Hedvigo en Esperanto povas esti:

  • alia esperantigo de la sama virina nomo, aŭ
  • esperantigo de la ekvivalenta vira nomo (tre malofta).

La nomo estas konata ekde la 9-a jarcento kaj estis populara inter la mezeŭropa alta nobelaro dum la 10-a kaj 11-a jarcento.

Diverslingvaj variaĵoj

redakti

Variaĵoj de la virina nomo:

  • ĝermane Hathuwic, Hatuwig, Haduwich, Haduwig, Hadewig, Hathwiga, Hedewih kaj simile
  • angle, Germane: Hedwig (malofte ankaŭ vira nomo); ankaŭ Hedy
  • dane, norvege, svede: Hedvig; ankaŭ Hedda
  • nederlande Hadewych; ankaŭ Hedy
  • hungare Hedvig
  • france Edwige
  • itale Edvige, Edwige, Eduvige; ankaŭ Edda; malofta vira nomo Edvigio
  • hispane Eduvigis, Eduviges, Eduvixes, Edubige
  • portugale Edviges, Edwiges
  • latine Hedwigis
  • pole Jadwiga, Jadzia, Iga
  • latve Jadviga
  • litove Jadvyga
  • slovake Hedviga
  • ĉeke, slovake: Hedvika
  • bulgare, ruse: Ядвига
  • ukraine: Ядвіґа

Nomportantoj

redakti

Regantoj kaj religiuloj

redakti
  • Hatviga (Essen), 10-a jarcento
  • Sankta Hedvigo de Silezio, 13-a jarcento
  • Sankta Jadviga (Pollando), 14-a jarcento
  • Jadviga Jogajlido (1457–1502), princino de Pollando, dukino de Bavario
  • Jadviga Jogajlido (1513–1573), princino de Pollando, elektoprincedzino de Brandenburgio

Aliaj famuloj

redakti

Esperantistoj

redakti

Fikciuloj

redakti

Asteroidoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Kazimierz Tymiński: Mały słownik POLSKO-ESPERANCKI (Malgranda vortaro POLA-ESPERANTA). Wiedza powszechna – Warszawa 1986. (ISBN 83-214-0326-3) paĝoj 429-431 – antaŭnomoj (voknomoj)