Harjano

provinco de Barato

Harjano (hindie हरियाणा; ĝenerala (angla-origina) latinalitera transskribo Haryana) estas norda subŝtato de Barato.

w1
Harjano
Origina nomo hindie हरियाणा
subŝtato de Barato
Administrado
Statuso Federacia ŝtato de Barato
Administra centro Ĉandigaro
Politiko
Estro Nayab Singh Saini

(ekde 12-a de marto 2024)

Demografio
Oficiala lingvo Hindia lingvo
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) 25 351 462
Loĝdenso 573 loĝ./km²
Geografio
Areo 44 212 km² (4 421 200 ha)
Harjano sur la mapo de {{{Apartenas}}}
Harjano sur la mapo de {{{Apartenas}}}
Geografia situo 29° 11′ 37″ N, 76° 19′ 29″ O (mapo)29.19365776.324586Koordinatoj: 29° 11′ 37″ N, 76° 19′ 29″ O (mapo) [+]

Map

Hor-zono UTC +5:30
Kodoj
ISO 3166-2 IN-HR
Eksteraj paĝoj
www.haryana.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Harjano [+]
Pliaj informoj
Analfabetismo 32%
vdr

Laŭ la stato de 2016 en la subŝtato vivis 27 761 063 loĝantoj sur areo de 44 212 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 628 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Ĉandigaro.

Ĝi estiĝis la 1an de novembro 1966 el partigo de Panĝabo laŭ lingvaj kriterioj. Harjano estas la hindia-parolanta parto de barata Panĝabo (mem estante rezulto de partigo de Panĝabo inter Barato kaj Pakistano.

Muzeo en Nacia Parko Sultanpur
Tiu birdo estas simbolo de Harjano

Lingvoj

redakti

La ĉefa lingvo de harjano, la harjana, estas nomata dialekto de la hindia. Troviĝas la kutima malsimetrio, ke kvankam parolantoj de la harjana pli-malpli bone komprenas la 'norman' hindian (de, ekzemple, Delhio), tamen parolantoj de la hindia malfacile komprenas la harjanan.

Pli grandaj urboj

redakti

(datenoj laŭ [1])

Urbo Loĝantaro (2011)
Faridabado 1 404 653
Gurgaono 1 153 000
Panipat 442 277
Ambala 407 934
Jamunanagar 383 318
Rohtak 373 133
Hisar 306 893
Karnal 303 425
Sonipat 292 339
Panĉkula 210 175
Sirsa 200 034
Biŭani 196 438
Sahibzada Ajit Singh Nagar 176 152
Bahadurgarh 170 426
Ĝind 166 225
Kurukŝetr - Thanesar 154 962
Narnaul 145 897
Kajthal 144 633
Reŭari 140 864
Palval 131 121

Setlejoj

redakti

Simboloj

redakti
  • la subŝtata birdo: estas la Nigra frankolino (Francolinus francolinus) aŭ काला िततर (pr. kala tîtar)

Eksteraj ligiloj

redakti