Harald Schicke
Harald SCHICKE (naskiĝis la 22-an de marto 1953 en Hamburgo) estas germana esperantisto kaj naturmetoda kuracisto, kiu diplomitiĝis en 1978. Li estas la prezidanto de Internacia Naturkuraca Asocio (INA). Li verkis pli ol 20 faklibrojn, du en Esperanto. Li estas en Germanio konata fakulo, kiu ofte prelegas dum germanaj kongresoj de naturkuracistoj. Ankaŭ en Esperanto li prelegas ofte, ekzemple dum kunsidoj, fakseminarioj kaj konferencoj de INA, sed ankaŭ dum aliaj aranĝoj, kiel Internacia Festivalo. Schicke estas ankaŭ eldonisto de libroj pri naturkuracado kaj medicino.
Li kaj lia edzino loĝas en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz. Harald Schicke estas naturmetoda kuracisto, prezidanto de la Internacia Naturkuraca Asocio, kaj redaktoro de INA-revuo kaj akceptas siajn pacientojn ankaŭ en Esperanto.[1][2]
Libroj
redakti- La korpo de la homo, enkonduko al konstruo kaj funkcio
- Germanaj biero kaj bierkulturo
Notoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Naturkuracado.info - retpaĝo farita de Harald Schicke Arkivigite je 2011-05-01 per la retarkivo Wayback Machine esperante
- Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Harald Schicke en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine