Harald Lönnecker

germana historiisto kaj arkivisto

Harald LÖNNECKER (naskiĝita la 28-an de julio 1963 en Hanovro, mortinta la 6-an de julio 2022 en Großefehn-Spetzerfehn)[1]) estis germana juristo, historiisto kaj arkivisto kun fokuso pri la historio de studentaj korporacioj. Lia avo estis la aŭtomobila pioniro August Lönnecker.

Harald Lönnecker
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1963 (1963-07-28)
en Hanovro
Morto 6-an de julio 2022 (2022-07-06) (58-jaraĝa)
en Großefehn
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo bibliotekisto
arkivisto
historian of student (en) Traduki
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe hanovra gimnazio kaj soldatado ĉe la mararmeo, Lönnecker studis historion, jursciencojn, protestantisman teologion, geografion, eŭropan etnologion, klasikan filologion, muziksciencojn kaj germanistikon en Marburg, Gießen, Heidelberg, Freiburg kaj Frankfurto ĉe Majno. Li fariĝis asesoro tribunala kaj magistriĝis pri filozofio. En 1989 li doktoriĝis ĉe Peter Rück en Marburg post defendo de la tezo Das Notariat in Hessen. Dargestellt nach den Quellen im Hessischen Staatsarchiv zu Marburg.. En 1992 li malkovris la arkivon de la kantema korporaciaro Deutsche Sängerschaft kuntentis ĝin kaj esploris science la enhavon.[2] Frukto de liaj laboroj tieaj estis habilitiĝo kun la tezo Scharnier zwischen Macht und Musik, Politik und Kultur. Sängervereinigungen an den Hochschulen des deutschen Spraĉgebiets ca. 1815–1914 (en 2015 februare)[3]

Post deĵorado ĉe la Heslanda Ŝtata Arkivo en Darmstadt kaj ĉe Milithistoria Esplorinstituto kaj ĉe Konrad-Adenauer-fondaĵo, Lönnecker estris de 1995 la arkivon kaj la bibliotekon de Deutsche Burschenschaft kaj Gesellschaft für burschenschaftliche Geschichtsforschung en la Federacia Arkivo je Koblenz. Ĉe la universitato de Paderborn li docentis pri moderna historio. Ĝenerale li okupiĝis pri ĝenerala scienca kaj altlerneja historioj, pri la evoluo de politikaj partioj kaj societoj, pri la disvolviĝo de amaskomunikiloj, pri muzika kaj historiografia historioj, pri jurhistorio kaj ŝtatsciencoj, pri arkivologio kaj historiaj helpciencoj.

Ĉe la universitato de Rostock li doktoriĝis en julio 2013 ĉe la juristo Ralph Weber post defendo de la tezo »… der deutschen Studentenschaft und unserem Rechtsleben manchen Anstoß geben« – Zwischen Verein und Verbindung, Selbsthilfeorganisation und Studienvereinigung. Juristische Zusammenschlüsse an deutschen Hochschulen ca. 1870–1918. La Teknika Universitato Chemnitz nomumis lin en 2015 privata docento ĉe la Instituto pri Eŭropa Historio. En februaro 2021 li fariĝis eksterorda profesoro ĉe la en 2018 fondita Instituto pri Eŭropstudoj kaj Historisciencoj.[4][5][6][7]

Günter Cerwinka laŭdegis Lönnecker ĉefe pro ties konoj rilataj al la historio de universitat(an)oj.[8]

Harald Lönnecker forpasis post mallonga malsano en la aĝo de 58 jaroj. Li estis edziĝinta.[9] Li membris ĉe multaj faksocietoj kaj diversaj studentaj korporacioj (en Marburg, Lepsiko, Kaselo, Saarbrücken, Brunsviko). Honorofice li kuratoris en Paderborn ĉe Instituto pri Germana Studenta Historio (IDS) kaj konsilistis en la fondaĵo Dokumentations- und Forschungszentrum des Deutschen Chorwesens – Sängermuseum Feuchtwangen en Feuchtwangen.

Verkoj (elekto)

redakti
  • „… freiwillig nimmer von hier zu weichen …“. Die Prager deutsche Studentenschaft 1867–1945. Volumo 1: Verbindungen und Vereine des deutschnationalen Spektrums (=Abhandlungen zum Studenten- und Hochschulwesen, 16). SH-Verlag, Köln 2008, ISBN 978-3-89498-187-7
  • Zwischen Völkerschlacht und Erstem Weltkrieg: Verbindungen und Vereine an der Universität Leipzig im 19. Jahrhundert. Gesellschaft für burschenschaftliche Geschichtsforschung, Koblenz 2008. ISBN 978-3-9807164-6-8
  • „Das Thema war und blieb ohne Parallel-Erscheinung in der deutschen Geschichtsforschung“. Die Burschenschaftliche Historische Kommission (BHK) und die Gesellschaft für burschenschaftliche Geschichtsforschung e. V. (GfbG) (1898/1909–2009). Eine Personen-, Institutions- und Wissenschaftsgeschichte (=Darstellungen und Quellen zur Geschichte der deutschen Einheitsbewegung im neunzehnten und zwanzigsten Jahrhundert, 18). Universitätsverlag Winter, Heidelberg 2009, ISBN 978-3-8253-5672-9
  • „… Das einzige, was von mir bleiben wird“. Die Burschenschaft Ghibellinia zu Prag in Saarbrücken 1880–2000. Burschenschaft Ghibellinia zu Prag in Saarbrücken, Saarbrücken 2009, ISBN 978-3-00-028568-4
  • „... der deutschen Studentenschaft und unserem Rechtsleben manchen Anstoß geben“ – Zwischen Verein und Verbindung, Selbsthilfeorganisation und Studienvereinigung. Juristische Zusammenschlüsse an deutschen Hochschulen ca. 1870–1918 (=Rostocker Rechtsgeschichtliche Reihe, 13). Shaker Verlag, Aachen 2013, ISBN 978-3-8440-2166-0

Literaturo

redakti
  • "Lönnecker, Harald." Ĉe: Friedhelm Golücke: Verfasserlexikon zur Studenten- und Universitätsgeschichte (=Abhandlungen zum Studenten- und Hochschulwesen, 13), SH-Verlag, Köln 2004, ISBN 3-89498-130-X, p. 204–207
  • "Lönnecker, Harald." Ĉe: Klaus Oldenhage (eld.): 200 Jahre burschenschaftliche Geschichtsforschung – 100 Jahre GfbG – Bilanz und Würdigung (=Jahresgabe der Gesellschaft für burschenschaftliche Geschichtsforschung, 2009). Koblenz 2009, ISBN 3-9807164-8-1, p. 142
  • Werner Grütter: Ein Freund der Sängerschaften Harald Lönnecker. Ĉe Deutsche Sängerschaft, jarkolekto 117 (2012), kajero 4, p. 16
  • "Lönnecker, Harald." Ĉe: Michael Nagel, Moshe Zimmermann (eld.): Judenfeindschaft und Antisemitismus in der deutschen Presse über fünf Jahrhunderte. Five hundred Years of Jew-Hatred and Anti-Semitism in the German Press: Manifestations and Reactions, vol. II (=Die jüdische Presse – Kommunikationsgeschichte im Europäischen Raum/The European Jewish Press – Studies in History and Language, 15; =Presse und Geschichte – Neue Beiträge, 74). Bremen 2013, ISBN 978-3-943245-11-0, p. 1051
  • "Deutsche Sängerschaft ehrt Harald Lönnecker. Ehrenband der Sängerschaft Normannia Danzig für hervorragende Verdienste." Ĉe: Studenten-Kurier. Zeitschrift für Studentengeschichte, Hochschule und Korporationen, kajero 4 (2013), p. 30

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. "Traueranzeigen von Harald Lönnecker"[rompita ligilo] - ĉe: nordwest-trauer.de, 9.7.2022
  2. Burschenschaftliche Blätter, 2/2013, p. 88
  3. habilitiĝlaboraĵoj en Chemnitz
  4. Forschung und Lehre, jarkolekto 28 (2021), kajero 9, p. 764.
  5. Burschenschaftliche Blätter, jarkolekto 136 (2021), kajero 1, p. 43
  6. Deutsche Sängerschaft. Gegr. 1895 als Akademische Sängerzeitung, jarkolekto 126 (2021), kajero 2, p. 21
  7. instituaj paĝoj de TU Chemnitz
  8. G. Cerwinka en recenzo pri Asche, Matthias/Klenke, Dietmar (eld.): Von Professorenzirkeln, Studentenkneipen und akademischem Networking. Universitäre Geselligkeiten von der Aufklärung bis zur Gegenwart (=Abhandlungen zum Studenten- und Hochschulwesen, 19), Köln/Weimar/Wien 2017. La recenzo aperis je Zeitschrift des Historischen Vereines für Steiermark, 108/2017, p. 209
  9. "Studentenhistoriker aller Couleur trauern um Professor Harald Lönnecker" - ĉe: studentenhistoriker.eu