Grek-katolika preĝejo Sankta Kruco (Gödöllő)
La grek-katolika paroĥa preĝejo Sankta Kruco estas eklezia moderna konstruaĵo en urbo Gödöllő (Hungario).
Grek-katolika paroĥa preĝejo Sankta Kruco | |
---|---|
konstruaĵo • kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Gödöllő |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Pest |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 2013 |
Konsekrinto | Péter Fülöp Kocsis |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 2008–2014 |
Specifo | |
Enhaveco | 120 homoj |
Ligiloj | |
Historio
redaktiDum la frua historio grek-katolikoj vivis en Gödöllő. Por fari diservojn pastroj alvenis plej ofte el Budapeŝto. En 2001 Szilárd Keresztes establis paroĥeton por konstrui kirkon. Ĝi estis konstruita inter 2008-2014, sed la interna pentrado kaj ikonostazo estis plene preta en 2020. En la sekva jaro malbonuloj kaŭzis fajron interne.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas en korto, kie ankaŭ ŝtona kruco estas videbla. La fasado estas simetria, kelkaj larĝaj ŝtupoj kuras al la enirejo. La komenca konstruaĵparto estas kovrita per sela tegmento, kiun sekvas granda kupolo en centro de la kirko. Ĉirkaŭ la kupolo ankoraŭ estas du konstruaĵpartoj kaj la absido. Interne la muroj havas murpentraĵojn plej ofte en blua fono.