Golfo Chesapeake
La Golfo Chesapeake (angle Chesapeake Bay (prononce |ˈ|tʃ|ɛ|s|ə|p|iː|k, ĈESS-ə-peek) estas la plej granda estuaro de Usono.[1] Ĝi kuŝas ĉe la Atlantika Oceano, ĉirkaŭe de Marilando kaj Virginio. La akvokolekta areo de la Golfo Chesapeake kovras 166,534 km² en Vaŝingtono kaj en parto de ses ŝtatoj: nome Novjorkio, Pensilvanio, Delavaro, Marilando, Virginio, kaj Okcidenta Virginio.[2] Pli da 150 riveroj kaj rojoj fluas al la golfo.[1]
Golfo Chesapeake | ||
---|---|---|
estuaro, golfeto [+] | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Koordinatoj | 37° 14′ 53″ N, 76° 7′ 10″ U (mapo)37.248061111111-76.119438888889Koordinatoj: 37° 14′ 53″ N, 76° 7′ 10″ U (mapo) | |
Longo | 311 km (193 mi) | |
Averaĝa akvoprofundo | 6,4 m | |
Akvokolektejo | 11 601 km² (1 160 100 ha) [+] | |
Areo | 11 601 km² (1 160 100 ha) [+] | |
Golfo Chesapeake | ||
Vikimedia Komunejo: Chesapeake Bay [+] | ||
La Golfo Chesapeake estas ĉirkaŭ 300 km longa, el la Susquehanna Rivero en la nordo ĝis Atlantiko en la sudo. Ĉe ĝia plej mallarĝa punkto inter la Plum Point de Kent Distrikto (ĉe Newtown) kaj la marbordo de Harford Distrikto proksime de Romney Creek, la golfo estas 4.5 km larĝa; ĉe ĝia plej vasta punkto, sude de la buŝo de la Potomako, ĝi estas 50 km larĝa. Totala marbordo de la golfo kaj ĝiaj alfluantoj estas 18,804 km, kaj la surfacareo de la golfo kaj ĝiaj plej gravaj alfluantoj estas 11,601 km². Mezaveraĝa profundo de la golfo estas 14 m kaj la maksimuma profundeco estas 63 m.
La golfo estas trapasata en du lokoj. La Ponto Chesapeake Bay transiras la golfon en Marilando de Sandy Point (proksime de Annapolis) ĝis Insulo Kent; la ponto-tunelo Chesapeake Bay en Virginio ligas Virginia Beach al Kabo Karlo. Ĝi havigas mediajn interesojn, sed estas konata ankaŭ pro sia beleco; en lastaj jaroj, tendenco estis ke ĝi estas pli malplena, kun pli malmultaj kraboj, ostroj, kaj boatgvidantoj.[3]
En la golfo situas multaj insuloj, en tiu nombro la detruiĝanta insulo Holland.
En 1781 okazis tie la Batalo de Chesapeake inter floto de Britio, estrita de la kontraŭadmiralo sir Thomas Graves, kaj floto de Francio, estrita de la kontraŭadmiralo grafo de Grasse. El la vidpunkto de la milita taktiko, la batalo ne finiĝis al klara rezulto, sed el la vidpunkto de la milita strategio ĝi estis granda venko de la francoj, ĉar ĝi kondukis rekte al la sendependigo de Usono, kiu estis la celo de la milito.
Notoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 LESLIE KAUFMAN. "More Blue Crabs, but Chesapeake Bay Is Still at Risk, Report Says", 'The New York Times', 2010-12-28. Kontrolita 2011-04-20.
- ↑ Fact Sheet 102-98 - The Chesapeake Bay: Geologic Product of Rising Sea Level. U. S. Geological Survey (1998-11-18). Alirita 2008-01-13 .
- ↑ David A. Fahrenthold. "Way of Life Slipping Away Along Chesapeake's Edge", 'Washington Post', 2008-12-28. Kontrolita 2011-04-20.