Giles Leigh Browne
brita poligloto kaj esperantisto
Giles Leigh BROWNE (braŭn), anglo. Naskiĝis en Londono, en la 26-a de julio 1883, mortis en la 21-a de februaro 1919. Esperantistiĝis en 1903. La unuan tagon de lernado faris publikan paroladon en Esperanto. La unua Esperanto-instruisto sub la "London County Council". Klera lingvisto kaj poeto: trad. Esperanten el multaj lingvoj. Dum la milito unu el la registaraj cenzuristoj por Esperanto. Sciis 24 lingvojn; sur lia leterpapero ili aperis en trikolumna listo, kaj sube: "Skribu prefere en Esperanto".
Giles Leigh Browne | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de julio 1883 |
Morto | 21-an de februaro 1919 (35-jaraĝa) |
Mortokialo | Bronkito |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1903–) |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 12779 |