Germanio en la Somera Olimpiko 1952
sporta delegacio
La germana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1952 en Helsinko havis 205 sportistojn. Ili partoprenis en 18 fakoj. Flagtenanto de la germana teamo estis Friedel Schirmer dum la malferma ceremonio respektive Toni Broder dum la ferma. La sportistoj atingis 7 arĝentajn kaj 17 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 28-an rangon.
Germanio en la Somera Olimpiko 1952 | ||||
Somera Olimpiko 1952 en Helsinko | ||||
Flagtenanto: | Friedel Schirmer (malfermo) Toni Broder (fermo) | |||
Sportistoj | 205 en 18 fakoj | |||
Medaloj rango: 28 |
Oro 0 |
Arĝento 7 |
Bronzo 17 |
Sume 24 |
En la teamo partoprenis nur sportistoj de okcidenta Germanio (FRG), ĉar la registaro de orienta Germanio malpermesis al siaj sportistoj partopreni la komunan germanan teamon: tamen ekde 1956 doniĝis tiu permeso. Kunordigis la teamon la Germana Olimpika Komitato, intertempe nomata Germana Olimpika Sporta Asocio.