György Rákóczi la 2-a
Georgo Rákóczi la 2-a, hungare II. RÁKÓCZI György [rako:ci] (naskiĝis la 30-an de januaro 1621 en Sárospatak, mortis la 7-an de junio 1660 en Nagyvárad) estis reganto de Transilvanio (1648-1660). Li estis la edzo de Sofia Báthori.
György Rákóczi la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princo de Transilvanio | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de januaro 1621 en Sárospatak | ||||
Morto | 7-an de junio 1660 (39-jaraĝa) en Oradea | ||||
Tombo | Sárospatak vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Princlando Transilvanio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Rákóczi vd | ||||
Patro | Georgo Rákóczi la 1-a vd | ||||
Patrino | Suzanna Lorántffy vd | ||||
Gefratoj | Sigismondo Rákóczi vd | ||||
Edz(in)o | Sofia Báthori vd | ||||
Infanoj | Francisko Rákóczi la 1-a vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | mecenato politikisto reganto monarko vd | ||||
| |||||
Princo de Transilvanio | |||||
Dum | 1648–1657 | ||||
Antaŭulo | Georgo Rákóczi la 1-a | ||||
Sekvanto | Francisko Rhédey | ||||
2-a periodo | |||||
Dum | 1657–1658 | ||||
Antaŭulo | Francisko Rhédey | ||||
Sekvanto | Akoŝo Barcsai | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiGeorgo Rákóczi la 2-a estis la filo de Georgo Rákóczi la 1-a kaj Zsuzsanna Lorántffy. En 1640 li estis ĉefkapitano de fortikaĵo Várad kaj ĉefprefekto de Departemento Bihar. La landkunveno jam en vivo de lia patro la 3-an de februaro 1642 elektis lin reganto. En 1644 dum la milito kontraŭ Rodolfo la 3-a li estis gubernatoro de Transilvanio. La 11-a de oktobro 1648 alpaŝis la tronon. Ekde komenco li klopodis akiri la kronon de Pollando. En januaro 1657 lige kun svedoj okupis Varsovion, sed la svedoj forlasis lin kaj li suferis malvenkon fare de poloj. Li devis fari mallaŭdindan kontrakton kun ili kaj komencis retiriĝi. En fino de julio la transilvania armeo falis en kaptitecon de tataroj kaj li atingis Transilvanion kun malmultaj akompanantoj. La 3-an de novembro oni elektis reganto Francisko Rhédey, kiu okupis la tronon en januaro 1658. La turkoj ne akceptis lin kaj je la ordono de la grandveziro oni elektis en oktobro 1658 reganto Akoŝo Barcsai, sed Rákóczi ekiris kun sia armeo por reokupi sian tronon. En batalo ĉe Szászfenes la 22-an de majo la paŝao de Buda disbatis lian militistaron kaj pro kapvundo li poste mortis.
Bibliografio
redakti- Szilágyi Sándor: II. R. Gy. (Magy. Tört. Életr. 19. Bp., 1891);
- Szabó Magdolna: II. R. Gy. erdélyi fejedelemsége (Szeged, 1935);
- Kósa János: II. R. Gy. (Bp., 1942