Gürbe
Gürbe estas rivero en Kantono Berno. Ĝi fontas sude de la monto Gantrisch kaj alfluas apud Kehrsatz norde de Belp kaj sude de Berno al Aro. La rivero havas longecon de 29 kilometroj.
Gürbe | |
---|---|
Grübe en Toffen | |
rivero • fluanta akvejo | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 29 km |
Akvokolekta areo | 117 km² |
Averaĝa trafluo | 1,72 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 1 700 m |
Enfluejo | Aro |
- Alteco | 508 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Tiefengraben, Fallbach kaj aliaj |
Rivero en Eŭropo | |
Fonto
redaktiGürbe fontas sur la teritorio de la eksklavo Nünenenberg, kiu apartenas al la komunumo Rüeggisberg en kvin fontriveroj sudoriente de Gantrisch sur alteco de 1700 m s.m. je la koordinatoj 46° 42′ 20″ N 7° 27′ 4″ O / 46.70556 °N, 7.45111 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 20″ N 7° 27′ 4″ O / 46.70556 °N, 7.45111 °O (mapo).
Fluvojo
redaktiDum la unuaj kvin kilometroj la rivero fluas nordorienten inter Gurnigel en sudokcidento kaj Nünenenflue en sudokcidento. Dum tiu parto la river perdas preskaŭ mil metrojn de alteco. En Blumenstein la rivero atingas la ebenaĵon, kiun la Aro-Glaĉero de la glaciepoko formis. La rivero nun turniĝas norden kaj fluas tra la tiel nomita Gürbe-Valo, formas la limon inter Wattenwil (okcidente) kaj Forst-Längenbühl (oriente), tiam ĝi fluas tra Wattenwil, Burgiwil, Lohnstorf, Mühlethurnen, Kirchenthurnen, Kaufdorf, Toffen kaj Belp.
Alfluantoj
redaktiLa alfluantoj de Gürbe estas de maldekstre (okcidento) Meierisli Graben, Tiefengraben, Mettlibach, Spengelibach, Eybach, Ölibach kaj Mülibach kaj de dekstre (oriento) Fallbach kaj Müsche.
Alfluejo
redaktiSur la lastaj du kilometroj Gürbe fluas praktike paralele al Aro kaj formiĝis flotebenaĵo inter Gürbe kaj Aro, sur kiu situas la internacia Flughaveno Berno-Belp. La lastajn metrojn la rivero pasas tra teritorio de Kehrsatz por tiam en kurbiĝo de Aro ĉe la suda limo de la federacia urbo Berno alflui sur alteo de 508 m s.m. al ĉi-lasta.
Ciferoj
redaktiLa rivero havas longecon de 29 km de la fonto ĝis alfluo. La areo de la akvokolekta baseno havas grandecon de 117 km², kaj la averaĝa akvofluo ĉe la mezurstacio Belp en la jaro 2011 estis 1,72 m³/sek. [1]
Inundoproktekto
redaktiĈar la regiono de Gantrisch estas konata pro fortaj fulmotondroj kun enormaj pluvokvantoj, la rivero Gürbe regule inundadis. En la 18-a jarcento oni tial komencis korekti la riveron. Unua etapo finiĝis en la jaro 1860. En 1911 la konstruado finiĝis. La 29-an de julio okazis granda fulmotondro, kiu kaŭzis inundojn, kiujn la malnovaj protektomuroj ne povis reteni. La Gürbe-Valo-Fervojo dum du semajnoj devis interrompi sian funkciadon kaj la inundoprotekro malnova estis preskaŭ komplete detruita kaj devis estis novkonstruita.
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Gürbe – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
La Gürbevalo vidita de Gantrisch
-
Gürbe-Valo vidita de Rümligen