Frieda Sophie Luise von BÜLOW (naskiĝinta la 12-an de oktobro 1857 en Berlino, mortinta la 12-an de marto 1909 kastele en Dornburg) estis germana verkistino, kreinto de la germanlingva koloniisma romano kaj nepra favorantino de kolonialismo ĝenerale. Ŝia fratino estis la verkistino Margarethe von Bülow.

Frieda von Bülow
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1857 (1857-10-12)
en Berlino
Morto 12-an de marto 1909 (1909-03-12) (51-jaraĝa)
en Dornburg
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Margarethe von Bülow Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en IzmiroBerlinoGermana Orient-Afriko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
kavalirbieno en Ingersleben, kie loĝis la Bülow-oj; forigita en 1947 fare de barbaraj komunistoj

Estante filino de prusia diplomato, ŝi pasigis la unuajn jarojn en Izmiro. Post 1865 la familio reiris Germanujon, al la patrina bieno je Ingersleben[1]. Kun la fratino Margarethe ŝi frekventis lernejon de la Herrnhutan-oj en Neudietendorf[2], de 1876 por jaro kaj duona kaj en Anglujo.

Berline fondis ŝi virinan societon por flegado de malsanuloj en kolonioj en la kadro de la Germana Ruĝa Kruco. Estante estrarino de la Misia societo por Germana Orient-Afriko ŝi engaĝiĝis jam en 1886 pri establo de hospitalo en Dunda (Regiono Pwani).[3]

Por konkretigi ideojn pri starigo de vartejoj, ŝi vojaĝis mem al la frato Albrecht von Bülow al Zanzibaro kaj Germana Orient-Afriko, kie ŝi vivis inter 1885 kaj 1889. Tie konatiĝis ŝi kun la fifama Carl Peters je kiu ŝi enamiĝis kaj al kiu ŝi asistantis. Lian kruelecon deĵoran ŝi priskribis en la romano Im Lande der Verheißung (1899).[4] En oktobro 1886 fondis ŝi la virinan ligon Deutschnationaler Frauenbund. Ŝi okazigis karitatajn spektaklojn por kolekti monon por plibonigi la malsanulejan sistemon afrikan. Sed ŝia ekstravagancoj kritikiĝis ankaŭ de multaj; ŝia daŭra restado inter viroj krome ne decis por tiama flegistino. La supre menciita ligo eĉ ekskluzivis ŝin en 1888 el sia estraro. Pro malario ŝi devis reveni 1889 Berlinon; tie ŝi ekigis la verkadon kun multaj romanoj kaj noveloj en kiuj teme centris la koloniisma vivo en Afriko.

Fiaskis ŝia intenco en 1893/94, administri la ĉekilimanĝarajn plantejojn de sia en 1892 batale falinta frato Albrecht. De tiam ŝi ree vivis en Germanujo kaj la lastajn du jarojn enkastele apud Dornburg (kun la fratino Sophie).[5]

Rondoj fakkolegaj kaj honoroj

redakti

Amikino de von Bülow estis la fama psikoanalizistino kaj verkistino Lou Andreas-Salomé; ĉi-lasta vizitis la BüloW-ojn en 1897 en Munkeno. Admiranto de ŝia talento estis la grava poeto Rainer Maria Rilke. En 1997 oni decidis nomi la gimnazion en Neudietendorf por la du fratinoj verkistaj, Frieda kaj Margarethe.[6]

Verkoj

redakti
  • Reiseskizzen und Tagebuchblätter aus Deutsch-Ostafrika (1889)
  • Am anderen Ende der Welt (romano, 1890)
  • Der Konsul. Vaterländischer Roman aus unseren Tagen (1891)
  • Deutsch-Ostafrikanische Novellen (Berlin 1892)
  • Ludwig von Rosen. Eine Erzählung aus zwei Welten (Berlin 1892)
  • Margarethe und Ludwig (romano, Berlin 1892)
  • Tropenkoller. Episode aus dem deutschen Kolonialleben, Berlin 1896. (interrete; eldono de 1911)
  • Einsame Frauen (noveloj, 1897)
  • Kara (romano, 1897)
  • Anna Stern (romano, 1898)
  • Wir von heute (du rakontoj, 1898)
  • Im Lande der Verheißung. Ein deutscher Kolonial-Roman (Dresden 1899)
  • Abendkinder (romano, 1900)
  • Im Hexenring. Eine Sommergeschichte vom Lande (romano, J. Engelhorn Stuttgart 1901)
  • Hüter der Schwelle (romano, 1902)
  • Die stilisierte Frau. Sie und er (du noveloj, 1902)
  • Allein ich will! (romano, 1903)
  • Im Zeichen der Ernte. Italienisches Landleben von heute (romano, 1904)
  • Irdische Liebe. Eine Alltagsgeschichte (romano, 1905)
  • Die Tochter (romano, 1906)
  • Das Portugiesenschloß. Erzählung von der ostafrikanischen Küste (1907)
  • Freie Liebe (novelo, 1909)
  • Die Schwestern. Geschichte einer Mädchenjugend (romano, Dresden 1909)
  • Frauentreue (romano, Dresden 1910)

Literaturo

redakti
  • aŭtora kolektivo: „Zwei Blüten an einem Zweig“. Beiträge zu Leben und Wirken der Schriftstellerinnen Frieda und Margarethe von Bülow. Eldonis Heimatmuseum Ingersleben, 2000
  • Katja Kaiser:"Frieda von Bülow, die koloniale Frauenfrage und koloniale Frauenorganisationen", ĉe: Ulrich van der Heyden und Joachim Zeller (eld.): Kolonialismus hierzulande – Eine Spurensuche in Deutschland. Sutton Verlag, Erfurt 2007, ISBN 978-3-86680-269-8, p. 171–176.
  • Monika Czernin: Jenes herrliche Gefühl der Freiheit. Frieda von Bülow und die Sehnsucht nach Afrika. List, Berlin 2008, ISBN 978-3-471-77279-9 (romanbiografio).
  • Katharina von Hammerstein (eld.): Frieda Freiin von Bülow: Reisescizzen und Tagebuchblätter aus Deutsch-Ostafrika (=Cognoscere historias, 19). Trafo, Berlin 2012, ISBN 978-3-89626-946-1.
  • Marianne Bechhaus-Gerst: "Frieda von Bülow." Ĉe: Jürgen Zimmerer (eld.): Kein Platz an der Sonne. Erinnerungsorte der deutschen Kolonialgeschichte. Campus Verlag, Frankfurt am Main 2013, p. 365–373.
  • Kerstin Decker: Meine Farm in Afrika. Das Leben der Frieda von Bülow. Berlin Verlag, Berlin 2015, ISBN 978-3-8270-1237-1.
  • Katja Kaiser: "Alles Theater? Die Inszenierung deutscher Herrschaft im ostafrikanischen Schutzgebiet in den Texten Frieda von Bülows". Ĉe: Stefan Noack, Christine de Gemeaux, Uwe Puschner (eld.): Deutsch-Ostafrika. Dynamiken europäischer Kulturkontakte und Erfahrungshorizonte im kolonialen Raum (=Zivilisationen & Geschichte, 57). Peter Lang, Berlin 2019, ISBN 978-3-631-77497-7, p. 59–78.

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. etkroniko de la bieno, kun mencio de la Bülow-oj
  2. Volker Klimpel: "Frieda von Bülow." Ĉe: Hubert Kolling (eld.): Biographisches Lexikon zur Pflegegeschichte - Who was who in nursing history. Vol. 7, hpsmedia Nidda, p. 53-54
  3. Wolfgang U. Eckart: "Die vaterländischen Frauenvereine des Roten Kreuzes am Beispiel des Frauenvereins für die Krankenpflege in den Kolonien", ĉe: W.U. Eckart kaj Philipp Osten: Schlachtschrecken - Konventionen. Das Rote Kreuz und die Erfindung der Menschlichkeit im Kriege (=Neuere Medizin- und Wissenschaftsgeschichte, 20), Centaurus Verlag Freiburg 2011, ISBN 978-3-86226-045-4, p. 91-92.
  4. Timm Ebner: Nationalsozialistische Kolonialliteratur, Wilhelm Fink, Paderborn 2016, ISBN 978-3-7705-6029-5
  5. Gisela Brinker-Gabler, Karola Ludwig, Angela Wöffen: Lexikon deutschsprachiger Schriftstellerinnen 1800-1945. Eldonejo dtv, München 1986, ISBN 3-423-03282-0, p. 48-49
  6. hejmpaĝo de Bülow-gimnazio