Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este
- Ne konfuzu kun: "Franz Ferdinand", skota rokmuzika grupo
Francisko Ferdinando de Aŭstrio-Este, plennome germane Franz Ferdinand Karl Ludwig Joseph von Österreich-Este (naskita la 18-an de decembro 1863 en Graz, murdita la 28-an de junio 1914 en Sarajevo), estis aŭstria arkiduko de la Habsburga flanka linio Aŭstrio-Este kaj tronheredonto de Aŭstrio-Hungario. La murdo de li kaj lia edzino, fare de Gavrilo Princip en Sarajevo, kaŭzis aŭstrian militdeklaron kontraŭ Serbio, kio fariĝis la komenco de la Unua Mondmilito.
Vivo kaj graveco
redaktiPost la sinmortigo de la kronprinco Rudolfo en 1889 kaj la morto de sia patro Karlo Ludoviko de Aŭstrio li iĝis tronheredanto. (Tamen ne "kronprinco", ĉar li ne estis filo de la aktuala tronhavanto.) Post kiam li fariĝis en 1898 viculo de la imperiestro reganta en la Plej supera komando li pli kaj pli da influo gajnis, speciale en soldataĵoj.
Francisko Ferdinando engaĝiĝis pri la modernigo kaj la pligrandigo de la aŭstriaj armeoj teraj kaj maraj kunlaborante intime kun la generalo Conrad von Hötzendorf. Internpolitike li evoluigis koncepton pri federala kaj liberala-demokratia aliaranĝo de ŝtataj instancoj, tamen sub daŭra monarkia regado de la Habsburgoj. Por kontinue sekurigi la lojalecon de la Hungaroj li eĉ taskis akceptebla la enkondukon de la ĝenerala rajto pri voĉdonado en Hungarlando. Bedaŭrinde la ideologie malferma tronheredanto ne petitis al konkreta politikado. Koncerne la eksterajn aferojn li estis en favoro de daŭra alianco kun Ruslando kaj la Germana Imperiestra Regno.
En 1900 li edzinigis la duonnobelinon Sofia Chotková.
Fonto
redakti"Franz Ferdinand, Erzherzog", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation 2006 (DVD)