Formoso la 1-a
papo de la katolika eklezio
(Alidirektita el Formoso)
- "Formoso" alidirektas ĉi tien. Por urbo de Brazilo, vidu la paĝon Formoso (Brazilo).
Formoso la 1-a, latine Formosus (kiu signifas "belega") naskiĝis ĉirkaŭ 816 en Romo kaj mortis la 4-an de aprilo 896. Li estis papo ekde 891 ĝis sia morto.
Formoso la 1-a | ||
---|---|---|
111-a papo de la katolika eklezio | ||
Pontifiko | de 6-a de oktobro 891 | |
ĝis 4-a de aprilo 896 | ||
Antaŭulo | Stefano la 5-a | |
Sekvanto | Bonifaco la 6-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 816 en Romo | |
Morto | la 4-an de aprilo 896 en Romo | |
Mortokialo | venenado [#] | |
Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
Lingvoj | latina | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Antaŭ esti papo, Formoso iĝis episkopo 864. Formoso kandidatiĝis al papeco en 872 sed ne elektiĝis, pro tio, lia kontraŭulo, la Papo Johano la 8-a malfarigis lin episkopo, sed papo Marino la 1-a redonis al li la episkopecon 883.
Februare 896 Formoso kronis Arnulfon imperiestro de la Sankta Romia Imperio, sed lia posteulo, papo Johano la 9-a deklaris nevalida tiun agon.
Post la morto de Formoso, la papo Stefano la 6-a kunvokis la kadavron de Formoso al Sinodo kaj kondamnis ke ĝi estu ĵetita en Tibero.