Forel (Lavaux)
Forel (Lavaux) estas komunumo en la distrikto Lavaux-Oron en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2023 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Forel (Lavaux) | |
---|---|
Blazono de Forel (Lavaux) | |
Preĝejo de Forel (Lavaux) | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Lavaux-Oron |
Koordinatoj | 46° 32′ 28″ N 6° 46′ 11″ O / 46.54111 °N, 6.76972 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 28″ N 6° 46′ 11″ O / 46.54111 °N, 6.76972 °O (mapo) |
Areo | 18,51 km² |
Alteco | 716 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1072 |
Komunumkodo | 5604 |
Mapo de Forel (Lavaux) | |
Geografio
redaktiLa komunumo Forel (Lavaux) situas 11 kilometrojn oriente de la kantonĉefurbo Laŭzano sur la molasaj altejo de Jorat en la Vaŭda Mezlando norde de la baseno de Lago Lemano. La komunuma teritorio en sudo situas sur la akvodislimo inter Rejno kaj Rodano, la plej granda parto de la komunuma teritorio senakviĝas tra la fontriveretoj de Brojo al la riversistemo de Rejno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cornes de Cerf, kaj la setlejoj Le Pigeon, Le Plâne, Le Grenet, Les Chesaudes kaj La Tuilière, kaj diversaj izolitaj bienoj kaj domgrupoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 18,51 km², de kiuj 26,2% estas kovritaj de arbaro, 65,3% servas por agrikulturo kaj 7,8% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Forel (Lavaux) limas en nordo al Servion, en nordnordoriento al Essertes, en nordoriento al Oron, en oriento al Puidoux, en sudo al Bourg-en-Lavaux, kaj en okcidento al Savigny.
Trafiko
redaktiTra Forel (Lavaux) pasas la kantona ĉefvojo n-ro 140 de Vevey al Moudon. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A9 estas Belmont-sur-Lausanne en sudoriento kaj Chexbres en sudokcidento ambaŭ en distanco de proksimume 6 kilometroj. Pere de la buslinio n-ro 65 de Laŭzano al Servion la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Forel (Lavaux) datiĝas el la jaro 1274 kiel Fores. En la 12-a jarcento la monaĥoj de Hautcrêt komencis senarbigi kaj kulturi la regionon de Forel. Sur la monteto Petit Jorat troviĝas la restaĵoj de mezepoka burgo. En la jaro 1300 la episkopo de Laŭzano aĉetis post longjara disputo la regionon de la Grafoj de Savojo. La loĝantoj de Forel apartenis dum mezepoko al la Grandparoĥo Villette, kiu estis atribuita al la Senjorujo Lavaux. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la loko apartenis al la Voktejo Laŭzano. En la jaro 1826 Les Monts de Villette fariĝis sub la nomo Forel memstara komunumo.[3]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj signifoj de kaj lokoj kun la nomo Forel (Lavaux)
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Forel (Lavaux) – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)