Filareto Kavernido

Filareto Kavernido, pseŭdonimo de Josef Heinrich Goldberg, naskiĝis la 24-an de julio 1880 en Weißensee; mortis la 16-an de majo 1933 en Moca, Dominika Respubliko[1]) estis german-juda kuracisto (liaj specialaĵoj estis psikiatrio kaj ginekologio), idisto kaj gvidanto de anarki-komunista komunumo en Berlino, Tourrettes, Korsiko kaj Dominika Respubliko, provinte realigi siajn utopiojn surbaze de la filozofioj de Nietzsche kaj Platono.

Filareto Kavernido
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1880 (1880-07-24)
en Weißensee
Morto 16-an de majo 1933 (1933-05-16) (52-jaraĝa)
en Moca
Lingvoj EsperantoIdogermana
Ŝtataneco Germanio
Domingo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
ginekologo
idisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Vivresumo

redakti

Filareto studentiĝis ĉe lernejo en Brandenburg kaj studis medicinon en la Universitato de Berlino kaj en Freiburg de 1900 ĝis 1904. Lia doktoriga disertaĵo temas pri "histeria blindeco". Dum tiu ĉi tempo li kontaktiĝis kaj kun la Esperanto-movado[1].

En 1905 li transloĝiĝis al Berlin-Weißensee kaj laboris kiel kuracisto en la urba hospitalo. La 15-an de majo 1910, li forlasis la judan komunumon. Li priskribas sin kiel anarki-komuniston kaj kolektis ĉirkaŭ li homojn kiuj reprezentas utopian komunismon. La Komunanoj praktikas "liberan amon" kaj malakceptas tradiciajn familiajn strukturojn kaj burĝajn normojn. La komunumo kiun li fondis kaj en kiu li vivis ĝis li forlasis Germanion, nomiĝis "La Kaverna di Zarathustra" en kiu oni praktikis "memprovizan agrikulturon"[1].

Li prizorgis privatan klinikon kaj samtempe li estis konata kiel kuracisto por la senhavuloj[1]. Kiel ginekologo li estis kondamnita pro supozeble neglekto de medicina prizorgo rilate al abortigo en Berlino[2][3][4]. Li migris al Francio (Nice post Korsiko) en 1926.

En 1929 li iris al Haitio poste al Dominka Respubliko kie li ricevis terpecon por kultivi. Fine de la 1920-aj jaroj, la Dominika Respubliko senespere serĉis homojn por loĝigi la apenaŭ loĝatajn, postiĝintajn agrikulturajn regionojn. Anstataŭ multe kultivi Filareto senpripense daŭrigis sian agitadon por libera vivo kaj libera amo, ne reguligita de la ŝtato. Li kuraĝe agitis la kamparan loĝantaron ĝis li estis murdita en 1933[1].

Verkaro

redakti

Li verkis interalie novelon La Raupo, fablo en la planlingvo Ido (germana traduko de S. Tovar, Madrido). Kopio troviĝas en la Internacia Instituto pri Socia Historio, Amsterdamo, la arkivoj de la Fondumo Friedrich Ebert en Bonn, kaj en pluraj universitataj bibliotekoj en Germanio, ekz. Bonn, Bremen aŭ Berlino.

Literaturo

redakti

Li estas menciita en multaj nuntempaj publikaĵoj, lia politika kaj filozofia mondkoncepto estas diskutita en gazetartikoloj kaj libroj priskribante lian aŭtoritateman kaj despotan naturon.

  • Steffen Greiner: Diktatur der Wahrheit. Eine Zeitreise zu den ersten Querdenkern (Diktaturo de vero. Vojaĝo tra la tempo al la unuaj flankaj pensuloj). Stuttgart, 2022. ISBN 978-3-608-50017-2
  • Ulrich Linse: Ökopax und Anarchie. Eine Geschichte der ökologischen Bewegungen in Deutschland (Ökopax kaj anarkio. Historio de la ekologiaj movadoj en Germanio), eld. dtv, Munkeno 1986, ISBN 3-423-10550-X .

Vidu ankaŭ

redakti

Emile Chapelier

Komunumo (intenca loĝado)

Novmaltusismo

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 (de) Hans-Ulrich Dillmann, Anarchie unter Palmen, Jüdische Allgemeine, la 14-an de aprilo 2024, alirite la 16-an de aprilo 2024.
  2. (de) Der Höhlenbewohner Dr. Goldberg vor Gericht Strafbare Ausübung seiner ärztlichen Praxis. En: Berliner Tageblatt, la 23-an de Oktobro 1921.
  3. (de) Verurteilung eines Arztes. En: Bozner Zeitung, la 21-an de Novembro 1906
  4. (de) Ein Mariendorfer Weltverbesserer zu zwei Jahren Gefängnis verurteilt. En: Tempelhofer Mariendorfer Zeitung, la 25-an de Oktobro 1921