Ferenc Eisenhut
Ferenc Eisenhut [ejzenhut], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eisenhut Ferenc, germane Franz Xaver Eisenhut estis hungaria germana pentristo.
Ferenc Eisenhut | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Franz Xaver Eisenhut |
Naskiĝo | la 26-an de januaro 1857 en Plankenburg (Hungara reĝlando) |
Morto | la 2-an de junio 1903 en Munkeno (Germana regno) |
Tombo | Munkena Orienta Tombejo |
Lingvoj | serba • hungara |
Ŝtataneco | Serbio |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto |
Ferenc Eisenhut [1] naskiĝis la 26-an de januaro 1857 en Plankenburg aŭ Németpalánka (Hungara reĝlando, nuntempa Bačka Palanka en Serbio), li mortis la 2-an de junio 1903 en Munkeno (Germana regno).
Biografio
redaktiFerenc Eisenhut devenis el ŝvaba familio. Li komence estis komercisto-lerninto, sed Károly Telepy aprezis lin talenta, tial li studis en Reĝa Modela Desegna Lernejo (1875-1877). Liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Székely kaj János Greguss. Inter 1977 kaj 1983 li lernis en arta akademio en Munkeno de Gyula Benczúr Ludwig Löfftz Wilhelm von Diez. Post siaj studoj li vojaĝis por ĉerpi temojn al Batumo, Tbiliso, Derbent, Bakuo, inter 1886-1899 al Napolo, Tunizio, Alĝerio, Egipto, Sirio, Buĥaro, poste li vivis en Munkeno. Li edziĝis en 1897, baldaŭ 3 gefiloj naskiĝis. Lia pentraĵo ricevis oran medalon en 1886.
Elektitaj ekspozicioj
redakti- Arthalo Budapeŝto (1883)
- Munkeno, Parizo, Madrido
- Budapeŝto (1896)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Antaŭ la verdikto (1890, vidu la supren bildon!)
- Sonĝo (1891)
- fresko en Palaco New York (1894)
- Morto de Gül Baba (vidu la 1-an bildon!)
- Haremovirino (vidu la 2-an bildon!)
- Staranta armita albano (1902, vidu la 3-an bildon!)
- Batalo en Zenta (1896, vidu la 4-an bildon!)
- Sieĝo de Eger (vidu la 5-an bildon!)
- Virino de la paŝao (vidu la lastan bildon!)
- ilustraĵoj al poemoj de Petőfi (1899, 1900)
- Puno (1903)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto kaj bildoj
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-04-11 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva disertaĵo
-
Morto de Gül Baba
-
Haremovirino
-
Staranta armita albano
-
Batalo en Zenta
-
Sieĝo de Eger
-
Virino de la paŝao