Elefter Luarsaboviĉ Andronikaŝvili
Elefter Luarsaboviĉ ANDRONIKAŜVILI (ruse Элевтер Луарсабович Андроникашвили, kartvele ელეფთერ ლუარსაბის ძე ანდრონიკაშვილი, Elepter Luarsabis dse Andronikaschwili; naskiĝis la 12-an de decembro[jul.]/ 25-an de decembro 1910[greg.], mortis la 9-an de septembro 1989) estis kartvela eksperimentisto pri fiziko de malaltaj temperaturoj (suprakonduktiveco, suprafluideco), frato de literaturisto Iraklij Luarsaboviĉ Andronikov.
Elefter Luarsaboviĉ Andronikaŝvili | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
ელეფთერ ანდრონიკაშვილი | |||||
Naskiĝo | 12-an de decembro 1910 en Sankt-Peterburgo | ||||
Morto | 9-an de septembro 1989 (78-jaraĝa) en Tbiliso | ||||
Tombo | Didube Pantheon (en) vd | ||||
Lingvoj | kartvela • rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Sankt-Peterburga Politeknika Universitato Petro la Granda vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Louarsab Nikolaïevitch Andronikov (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto vd | ||||
Laborkampo | Fiziko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1932 li finis politeknikumon en Leningrado, inter 1935-1940 li prelegis en universitato en Tbilisi, en la jaroj 1940-1948 li laboris en Moskvo ĉe eksperimentoj pri fluida heliumo, ekde 1948 denove en Tbilisi kiel universitata profesoro, ekde 1951 kiel direktoro de Fizika Instituto de Kartvela Akademio de sciencoj. Li okupiĝis pri la fiziko de malaltaj temperaturoj, pri kosma radiado, pri nuklea tekniko, biofiziko kaj kvanta hidrodinamiko.
Pri sia vivo kaj laboro li verkis ruslingvan libron Rememoroj pri la fluida heliumo, kie li priskribis sian kunlaboron kun multaj gravaj sciencistoj, kinter ili Petr Leonidoviĉ Kapica kaj Lev Davidoviĉ Landau. La libro per populara formo priskribas laboron de sciencistoj inkluzive de iliaj reciprokaj homaj rilatoj, kvereloj, amikecoj, ŝercoj, ĝi estas interesa enrigardo en la „kuirejon“ de esploraj institutoj, kiujn la ĝenerala publiko ordinare ne konas.
Verkoj
redakti- Vospominanija o ĵidkom gelii (Rememoroj pri la fluida heliumo)