Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj
La grupo Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj estas frakcio de parlamentanoj en la Eŭropa Parlamento. La frakcio konsistas el la parlamentanaj grupoj de la kristandemokratia-konservativa Eŭropa Popola Partio (EPP) kaj la Eŭropa Demokratia Partio (ED), eŭropa ligo de pliaj konservativaj partioj.
Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Group of the European People's Party (Christian Democrats) | |||||
Frakcio | |||||
Komenco | 23-a de junio 1953 vd | ||||
Ideologio |
liberala konservativismo • kristana demokratio • poreŭropismo • novliberalismo | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Prezidanto | Emblemo |
---|---|
Manfred Weber |
|
Bazaj informoj | |
fondodato: | 1953 (kiel Kristanaj Demokratoj) |
fondoloko: | Bruselo |
prezidanto: | Manfred Weberl |
centra oficejo: | rue Wiertz 60 1047 Bruselo Belgio |
koloroj: | blua, oranĝa |
retejo: | www.epp-ed.eu[rompita ligilo] |
La prezidanto de la grupo estas la germana Manfred Weber ekde 2014.
Prezidanto de la frakcio ekde la 9-a de januaro 2007 ĝis 2014 estis la franca politikisto Joseph Daul (UMP). Li transprenis la postenon de la germana politikisto Hans-Gert Pöttering (CDU), kiu elektiĝis prezidanto de la Eŭropa Parlamento. Unua vicprezidanto kaj kasisto de la frakcio estis la aŭstro Othmar Karas.
Ekde la eŭropa baloto 2004 tiu frakcio konsistas el 268 parlamentantoj - el ili 231 apartenas al la EPP kaj 27 al la EDP.
Historio
redaktiPost la eŭropa baloto 1994 la parlamentanaj grupoj EPP kaj ED kune kreis frakcion en la Eŭropa Parlamento. Ili kune ricevis 28,9 procentojn de la voĉoj kaj reprezentiĝis en la parlamento per 181 - do post la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj estis la dua plej forta parlamenta frakcio. Post la eŭropa baloto 1999 la frakcio EPP-ED reprezentiĝis en la parlamento per 233 el la en tute 626 parlamentanoj kaj iĝis la plej forta frakcio. Tiun pozicion de plej forta frakcio ĝi tenis dum la eŭropa baloto 2004.