Duncan Charters

2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 2 jun. 2023.

Duncan CHARTERS (naskiĝis la 2-an de majo 1948) estas universitata profesoro kaj esperantisto. Ekde julio 2019 li estas la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA).[1]

Duncan Charters
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1948 (1948-05-02) (76-jaraĝa)
Lingvoj anglaEsperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Indiania Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Duncan Charters parolas dum la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto en Neŭŝatelo 2015
Duncan Charters, dum parolado al la esperantistaro, pri la Esperanto-movado dum la kronvirusa pandemio (Aprilo 2020).

Duncan diplomitiĝis ĉe la Universitato de Cambridge kaj doktoriĝis ĉe la Ŝtata Universitato de Indianao. Ekde 1974 li estas profesoro pri fremdaj lingvoj ĉe la Kolegio Principia en Elsah (Ilinojso).

Li estis preleganto pri fremdaj lingvoj ĉe la Ŝtata Universitato de Humboldt en Arcata (Kalifornio) kaj instruis en regulaj kaj someraj programoj de multaj aliaj kolegioj kaj universitatoj. Li estis program-aprezisto, konsilisto kaj prelegisto por lernejoj kaj organizaĵoj inkluzive de la ŝtataj estraroj pri edukado de la usonaj ŝtatoj Kalifornio kaj Ilinojso. En 1993, li instruis en Svislando kiel direktoro de internacia seminario por prepari lingvo-instruistojn. En Hispanio li laboris por la Universala Kongreso de Esperanto, kunordigante la temon "Eduki por la 21-a jarcento". Li partoprenis internacian konferencon de instruistoj kiel invitita specialisto pri la instruado de kulturo kaj faris internacian someran universitatan prelegon pri la baza karaktero kaj signifo de hispana kulturo kaj literaturo.

Li estis ankaŭ instruisto de Esperanto. Li estis prezidanto de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj. Komence de 2016, li aniĝis en Akademio de Esperanto por 9-jara oficperiodo.[2]

Liaj interesoj inkluzivas la hispanan lingvon kaj literaturon, instrui kulturon kaj aŭskultan komprenadon, evoluigi kompetentecon de lingvo-kapabloj, uzi teknologion en instruado.

Li plurloke prezentis faman parolaĵon titolitan "Mia eksterlanda vojaĝo", ankaŭ atribuita al John Wells, en kiu li imitas la akĉentojn kaj trajtojn de Esperantistoj el pluraj landoj kaj primokas tiujn, kiuj kredas sin pli kapablaj.

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti