Dezső Magos
Dezső Magos [deĵO magoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magos Dezső estis hungara arkitekto. Lia origina familia nomo estis Munk.
Dezső Magos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Munk Dezső |
Naskiĝo | 1-an de marto 1884 en Balassagyarmat |
Morto | 10-an de junio 1944 (60-jaraĝa) en Aszód |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Dezső Munk[1] naskiĝis la 1-an de marto 1884 en Balassagyarmat, li mortis la 10-an de junio 1944 en Aszód.
Biografio
redaktiDezső Magos devenis el juda familio. Li diplomiĝis kiel arkitekto en 1913. En la 1920-aj jaroj li kristaniĝis pro la kontraŭjudaj leĝoj. Li fariĝis membro de la Ĉambro de Inĝenieroj en 1930. Tiutempe Magos projektis plurajn armeajn objektojn, krome plej ofte plurajn konstruaĵojn en sia naskiĝurbo. De la fruaj 1940-aj jaroj li havis escepton el la kontraŭjudaj leĝoj pro bonaj personaj kontaktoj en la urbo. Dum la nazia erao tamen li estis deportita kaj dumvoje li mortigis sin.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
redakti- propra familia domo en Balassagyarmat (ĉirkaŭ 1910)
- ekspoziciejo en Balassagyarmat (1913)
- ĝendarmejo de Balassagyarmat (1928)
- monumento en Romhány (1932)
- kazerno de Rétság (1937)
- armeaj objektoj dum la 2-a mondmilito
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Balassagyarmat (2014)