Dénes Mihály
Dénes Mihály [dEneŝ mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mihály Dénes estis hungara inĝeniero, inventisto.
Dénes Mihály | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mihály Dénes Imre Mária |
Naskiĝo | 7-an de julio 1894 en Gödöllő |
Morto | 29-an de aŭgusto 1953 (59-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Wilmersdorf Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | fizikisto inĝeniero inventisto |
Dénes Mihály [1] naskiĝis la 7-an de julio 1894 en Gödöllő. Li mortis la 29-an de aŭgusto 1953 en Okcidenta Berlino.
Biografio
redaktiDénes Mihály frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li plulernis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. En 1919 li inventis aparaton "Telehor", kiu estis primitiva televizio. En 1924 li translokiĝis al Berlino, kie estis pli bonaj eblecoj pri inventoj. Post 4 jaroj li jam prezentis jam pli bonan aparaton. En 1935 li denove prezentis aparaton. Li solvis problemon pri la sonfilmo.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- ’’Az elektromos távolbalátás és a Telehor’’ (1922)
- ’’Das elektrische Fernsehen und das Telehor’’ (1923)
- ’’A távolbalátás és készüléke’’ (1929)
Memorigiloj
redakti- strato kaj memortabulo en Gödöllő.