Cirilo de Bulgario
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Cirilo |
Patriarko Cirilo (bulgare: Патриарх Кирил , sekulara nomo Konstantin Markov Konstantinov, bulgare : Константин Марков Константинов; n. la 3-an de januaro 1901 - m. la 7-an de marto 1971), estis la unua patriarko de la restarigita bulgara patriarkejo.
Cirilo de Bulgario | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Константин Марков Константинов |
Naskiĝo | 3-an de januaro 1901 en Sofio, Princlando Bulgario |
Morto | 7-an de marto 1971 (70-jaraĝa) en Sofio, Popola Respubliko Bulgario |
Tombo | Bachkovo Monastery (en) |
Lingvoj | bulgara • germana |
Loĝloko | Sofio |
Ŝtataneco | Bulgario |
Alma mater | Sofia Seminary (en) (1914–1918) Ĉernivca Universitato |
Naskiĝinta en Sofio, Bulgario de familio de arumana deveno, li adoptis sian religian nomon Cirilo en la preĝejo Sankta Nedelja la 30-an de decembro 1923 kaj iĝis Metropolito de Plovdiv en 1938.
La 10-an de majo 1953 Cirilo estis elektita Patriarko de Bulgario, okupante la postenon ĝis sia morto. Cirilo estis entombigita en la ĉefa preĝejo de la monaĥejo Baĉkovo, 89 kilometrojn de Sofio.
La historia rolo de Cirilo en la bulgara populara rezisto al la holokaŭsto estas rakontita en la oratorio "Melankolia Belulino", kunmetita de Georgij Andreev kun libreto de Scott Cairns kaj Aryeh Finklestein, prezentita unue en junio 2011 en Vaŝingtono. La teksto priskribas "Metropoliton Kirilo "en 1943 alfrontante la kaptantojn de bulgaraj judoj antaŭviditaj esti deportitaj. Cirilo unue promesas solidari kun la forportitoj kaj poste diras al la gardistoj, ke li blokos la trajnon per sia propra korpo. La gardistoj respondas, ke ili ĵus ricevis novajn ordonojn liberigi la judojn.
Referencoj
redakti- Iva Arakchiyska. (2016) Die Bulgarische Orthoidoxe Kirche: Metropolit Stefan von Sofia und Metropolit Kyrill von Plovdiv. Berlin: Lukas, p. 94–115. ISBN 9783867322546.