Charles MACAULAY, ankaŭ literumita kiel Charles Macauley, Charles MaCaulay, Charles MacCaulay, Charles MacCauley, Charles McCaulay kaj Charles McCauley ( estis usona aktoro kaj produktoro. Li naskiĝis en Kentucky, sed ofte rolis eŭropajn aristokratojn.

Charles Macaulay
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1927 (1927-09-26)
en Louisville
Morto 13-an de aŭgusto 1999 (1999-08-13) (71-jaraĝa)
en Healdsburg
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis asocia adjunkta profesoro pri aktorado ĉe USC School of Theater 1986-1992.

Kariero

redakti

Li komencis sian karieron per kino per filmo Creature from the Haunted Sea kaj en televido per serio The Rifleman en 1961. Li daŭrigis ĝin per kinfilmoj Tower of London, The Bloodless Vampire kaj Head, kaj per televidaĵoj kiel Dr. Kildare, Combat!, I Spy, Daniel Boone, Star Trek, It Takes a Thief, The Wild Wild West, Mission: Impossible, The Name of the Game, ktp.

En 1970-aj jaroj li partoprenis televidaĵojn kiel Night Gallery, Gunsmoke, Cannon, Columbo, Ironside, Barbary Coast, Francis Gary Powers: The True Story of the U-2 Spy Incident, Wonder Woman, Eight Is Enough, Fantasy Island kaj Barnaby Jones. Krom tio, li aktoris en kinfilmoj Brute Corps, Blacula, The House of Seven Corpses, The Hindenburg kaj Airport '77.

Dum 1980-a jardeko li aktoris en kinfilmoj The Big Red One, Raise the Titanic, Splash, Three O'Clock High kaj Whore. Ĉe televido li rolis en The Munsters' Revenge, Tales of the Gold Monkey, V, Perry Mason Returns, Perry Mason: The Case of the Poisoned Pen, kaj aliaj.