Carlos Antonio López
Carlos Antonio López (naskiĝis la 4-an de novembro 1792 en Asunciono (Paragvajo) - mortis la 10-an de septembro 1862 en la sama urbo) estis paragvaja politikisto kaj ŝtatestro, nevino de la diktatoro José Gaspar Rodríguez de Francia, kaj mem vivdaŭra supera estro de Paragvajo de 1844 ĝis sia morto. Li estas la dua diktatoro de Paragvajo ekde la sendependiĝo de la lando en 1811[1]. Ekzercante absolutan povon, sed kun la konsento de la popolo, li malfermis la landon al novaj teknikoj, sen tamen cedi eĉ unu colon pri la sendependeco de la lando. Li provis establi normalajn rilatojn kun siaj najbaroj kaj preter ili, malgraŭ la pli kaj pli forta premo de Argentino, Brazilo, Britio kaj Usono.
Carlos Antonio López | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de novembro 1792 en Asunciono |
Morto | 10-an de septembro 1862 (69-jaraĝa) en Asunciono |
Mortokialo | Korhalto |
Tombo | Nacia Panteono de la Herooj |
Lingvoj | hispana |
Loĝloko | Asunciono |
Ŝtataneco | Paragvajo |
Familio | |
Edz(in)o | Juana Pabla Carrillo (en) |
Infano | Francisco Solano López |
Okupo | |
Okupo | politikisto advokato |
Ekde sia alveno al potenco, li redaktis novan konstitucion, kun aristokratiaj nuancoj, aprobita de la kongreso, kiu donis al li plenajn povojn. Aŭtoritata, li starigis heredecan reĝimon kun monarkia sistemo, kiu permesis al lia plej aĝa filo, Francisco Solano López, sekvi lin ĉe la gvidado de la lando. Li pluefektivigis la protektisman politikon de sia onklo, en epoko kiam plej multaj aliaj landoj adoptis la liberkomercon promociitan de Britio kaj konfidis al siaj naciaj burĝoj la kreadon de riĉeco.
Lia aŭtoritata reĝimo permesis konstrui la bazojn de forta kaj aŭtoritatisma ŝtato por entrepreni la ekonomian modernigon de la lando. Tiu modelo, daŭrigita poste de lia filo, faris el Paragvajo unu el la plej modernaj kaj socie progresintaj landoj en Latin-Ameriko: la redistribuo de riĉeco estis tiom signifa, ke multaj eksterlandaj vojaĝantoj raportis, ke la lando ne konis nek almozadon, nek malsaton, nek konfliktojn. La agrara reformo permesis sufiĉe egalan terdistribuon. La ĉefurbo, Asunciono, estis inter la unuaj ĉefurboj de la kontinento kun fervoja reto. La lando havis kreskantan industrion, komercan ŝiparon konstruitan en naciaj ŝipfarejoj, pozitivan komercan bilancon, kaj ne konis ŝuldon[2]. Dum la jaroj, lia registaro distingiĝis per diversaj reformoj, kiuj kontribuis al la progreso de la lando en politikaj, ekonomiaj kaj precipe kulturaj kampoj. Pro tiuj atingoj, lia reĝimo daŭris ĝis 1870.
Referencoj
redakti- ↑ Chaves (1968), pág. 13-16.
- ↑ Et le Paraguay découvrit le libre-échange (16 octobre 2014).