Carl Haußknecht
Carl Heinrich HAUSSKNECHT (naskiĝinta la 30-an de novembro 1838 en Bennungen, mortinta la 7-an de julio 1903 en Vajmaro) estis germana botanikisto kaj farmaciisto. Lia sciencista mallongigo estas "Hausskn.". Edzigis lin en 1876 Lorenza Watermeyer naskonta filinon.
Carl Haußknecht | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1838 en Bennungen | ||||
Morto | 7-an de julio 1903 (64-jaraĝa) en Vajmaro | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto apotekisto vd | ||||
Laborkampo | Plantoscienco vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiEstante filo de kavalirbienposedanto li frekventis la Zenker-gimnazion en Jena kaj trejniĝis apotekisto inter 1855 kaj 1857. Li asitantis apoteke i.a. en Bremgarten kaj Aigle (ĝis 1862). Danke al intensa priflaŭraj okupiĝo kaj eĉ malkovroj en Svisujo li konatiĝis kun la botanikistoj Jean Muret, Edmond Boissier, Georges François Reuter kaj Alphonse Pyrame de Candolle.
Boissier proponis, por plibonigi la publikigotan verkon Flora orientalis, ke li vojaĝu Orienten. Sed antaŭe Haußknecht studis (por botanika preparo kaj finfaro de farmaciaĵoj) en Vroclavo (ŝtata ekzameniĝo en 1864).
La sekvantaj studvojaĝoj kondukis lin inter 1864 kaj 1866 disde Norda Sirio tra Kapadocio, Mezopotamio ĝis la fontoj de Eŭfrato kaj Tigriso; en 1868/69 tra Kurdio, Lorestano ĝis Persujo. Ĉi landon li transiris tra Teherano, Esfahano, Ŝirazo ĝis la Persa Golfo. Ĉi-tie li kolektis multon da botanikaĵoj kaj arkeologiaĵoj kaj plenumis diversajn kartografiajn taskojn.
Reveninte patrujen, li ekloĝis kiel privata sciencisto en Vajmaro. La riĉajn rezultojn, (inter kiuj multaj novaj specioj) enigis Boissier je sia kvinvoluma verko Flora orientalis (1867–84). En 1885 Haußknecht kune kun Theodor von Heldreich strebis iri al Norda Grekujo kie ili kolektis pli ol 2500 speciojn, variaĵon kaj bastardaĵojn (inter kiuj troviĝas multo antaŭe nevidata). Estante kunfondito de la Botanika Societo de Turingujo (1882), Haußknecht gravis instige kaj apoge por junaj botanikemuloj. Li iĝis ofte konsultita fakulo por siaj kolegoj konante bonege la flaŭron de Proksima Oriento. En 1896 fondis li la instituton Herbarium Haußknecht en Vajmaro; ĉi herbariego transprenis krom la aferoj de Haußknecht ankaŭ librojn kaj kolektojn de aliaj botanikistoj.
Post la morto de Haußknecht ĝi iĝis fondaĵo kaj estis prizorgata fare de Joseph Bornmüller; de 1949 ĝi apartenas al la universitato de Jena. Ĝi estis sendube unu el la plej grandaj herbokolektoj de Germanujo kaj daŭre elstaras koncerne fakdetalojn pri Oriento.
Honoroj
redakti- titolo de profesoro (1869)
- kortega konsilisto je Saksio-Vajmaro (1896)
- nomo de strato por li en la uesta antaŭurbo vajmara, Karl-Haußknecht-Straße
Aliaj verkoj (elekto)
redakti- Monographie der Gattung Epilobium, 1884;
- "Symbolae ad floram graecam", ĉe: Mitteilungen des Thüringer Botanischen Vereins, NF 3-14, 1893-99
- multaj eseoj en diversaj fakperiodaĵoj
Fonto
redaktiMeyer, F. Karl: "Haussknecht, Carl" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 8 (1969), p. 128-129