Bukareŝto
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Budapeŝto. |
Bukareŝto[1] (rumane București [bukuREŜTJ] [buku'reʃtʲ]) estas la ĉefurbo de Rumanio.
Bukareŝto | |||
rumane București | |||
Ĉefurbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: București | |||
Kromnomoj: Parizo de Oriento, Malgranda Parizo | |||
Lando | Rumanio | ||
---|---|---|---|
Regiono | ĉefurbo Bukareŝto | ||
Sektoroj | 6
| ||
Historia regiono | rumania Valaĥio | ||
Konata loko | Parko Herăstrău | ||
Rivero | Dâmbovița | ||
Situo | Bukareŝto | ||
- koordinatoj | 44° 25′ 57″ N 26° 06′ 14″ O / 44.43250 °N, 26.10389 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 90 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 60 m s. m. | ||
Areo | 238,0 km² (23 800 ha) | ||
- de aglomeraĵo | 285,0 km² (28 500 ha) | ||
Loĝantaro | 1 944 367 (01.01.2009) | ||
- de aglomeraĵo | 2 000 000 | ||
- de metropolo | 3 090 880 | ||
Denseco | 8 169,61 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1459 | ||
Urbestro | Nicușor Dan (ekde 29-a de oktobro 2020) | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 0xxxxx | ||
Tel. antaŭkodo | +40 x1 | ||
Aŭtokodoj | B | ||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Situo de la urbo enkadre de Rumanio
| |||
Urba mapo
| |||
Vikimedia Komunejo: Bucharest | |||
Retpaĝo: www.pmb.ro | |||
Kun 1 921 753 loĝantoj laŭ la censo de 2002 kaj kun areo de 228 km² ĝi estas la plej granda urbo de la lando, kaj ĝia industria kaj komerca centro. Kun siaj antaŭurboj ĝi havas 2,3 – 2,4 milionojn da loĝantoj.
Laŭ la stato de 2021 en Bukareŝto vivis 1 716 961 loĝantoj sur areo de 226 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 597 loĝantoj/km².
Geografio
redaktiBukareŝto situas je 26,1° de orienta longitudo kaj 44,4° de norda latitudo. Ĝia tempo estas du horojn antaŭ UTC, somere tri. Ĝi situas en 50-kilometra distanco de la rivero Danubo, trafluas ĝin la rivero Dâmbovița [dımboVIca] [ˈdɨmbovit͡sa]. Ĝi estas ĉirkaŭata de distrikto Ilfov.
Historio
redaktiLaŭ duba legendo paŝtisto Bucur fondis la urbon. La unua dokumenta mencio de Bukareŝto okazis en la jaro 1459. En 1465 la princo Radu cel Frumos havis tie rezidejon. En 1559 kortego kaj impona preĝejo konstruiĝis. En 1659 Gheorge Ghica igis ĝin ĉefurbo de Valaĥio. En 1661 la unua pavimita strato konstruiĝis, en 1694 altlernejo fondiĝis. En 1812 pakto okazis inter turkoj kaj rusoj. En 1847 pro incendio unu triono de la urbo cindriĝis. Nur en 1861 ĝi iĝis ĉefurbo de Rumanio, formita el la unuiĝo de Valaĥio kaj Moldavio. En 1869 stacidomo, en 1872 tramo, en 1912 flughaveno ekfunkciis. En 1916 la germanoj okupis la urbon. Dum la 2-a mondmilito fronto ne estis en la ĉefurbo. En 1977 tertremo okazis, La unua Radio Libera Eŭropo helpis en komunikado de la travivantoj. En 1989 revolucio okazis kun pafadoj.
Klimato
redaktiBukareŝto havas kontinentan klimaton. Jare pluvas po 595mm (en ĉiuj monatoj pluvas, vintre foje neĝas). La temperaturo estas somere 23 °C, vintre proksimume ĉe frostopunkto.
Vidindaĵoj
redakti- Katedralo de Sankta Jozefo (Bukareŝto)
- Katedralo de Sankta Bazilo (Bukareŝto)
- preĝejoj Stavropoleos, Bucur, Colțea, Crețulescu, kaj Armena preĝejo de Bukareŝto
- palacoj Lens Vernescu, Cantacuzène kaj Suțu
- nacia teatro
- triumfa arko
- parlamentejo
- Nacia Muzeo de Arto de Rumanio
- Nacia Biblioteko de Rumanio
Servoj
redaktiĜemelurboj
redakti- Tirano, Albanio
- Rio de Janeiro, Brazilo
- São Paulo, Brazilo
- Atlanta, Usono
- Sofio, Bulgario
- Montrealo, Kanado
- Pekino, Ĉinio
- Nikozio, Kipro
- Ateno, Grekio
- Amano, Jordanio
- Budapeŝto, Hungario
- Chișinău, Moldavio
- Lagoso, Niĝerio
- Manilo, Filipinoj
- Moskvo, Rusio
- Istanbulo, Turkio
- Ankaro, Turkio
- Londono, Britio
- Most, Ĉeĥio
Famaj urbanoj
redakti- István Buda (pentristo)
- Alexandru Teodor Cisar, romkatolika ĉefepiskopo
- Rajmund Csányi, gimnastikisto
- Petro Firu, esperantisto
- Ion Ionescu-Căpăţână, eldonisto
- Nora Iuga, verkistino kaj tradukistino
- Mihály Kosztarab, entomologo
- Elina Löwensohn, aktorino
- Sigismundo Pragano, esperantisto
Bildaro
redakti-
Malnova strato en Bukareŝto
Referencoj
redakti- ↑ artikolo Bukareŝto en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Interaga mapo de Bukareŝto
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Urboplano Arkivigite je 2006-02-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Bildoj Arkivigite je 2006-04-11 per la retarkivo Wayback Machine