Brigitte Frank-Böhringer
germana esperantisto
Brigitte FRANK-BÖHRINGER (naskiĝis la 17-an de majo 1936 en Esslingen; mortis la 14-an de marto 1990 en Paderborn) estis germana esperantistino.
Brigitte Frank-Böhringer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Brigitte Böhringer |
Naskiĝo | 17-an de majo 1936 |
Morto | 14-an de marto 1990 (53-jaraĝa) en Paderborn |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Helmar Frank |
Infanoj | Ines Frank, Tilo Frank |
Okupo | |
Okupo | esperantisto redaktisto |
Kun sia edzo Helmar Gunter Frank ŝi estis ĉefa organizanto de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino. Esperanton ŝi eklernis en 1974, kaj krom multaj personaj kontaktoj per la lingvo ŝi aŭtoris plurajn AIS-dokumentojn. En la cibernetika revuo Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft, kiun ŝi ĉefredaktis ekde la sesdekaj jaroj, ofte aperis resumoj, informoj aŭ tutaj artikoloj en Esperanto.
Frank-Böhringer estis scienca adjunkto de AIS.