Berge (Teruelo)
Berge [BERĥe] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidento de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz.
Berge | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44556 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 226 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 51′ N, 0° 26′ U (mapo)40.858055555556-0.42611111111111Koordinatoj: 40° 51′ N, 0° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 718 m [+] | ||
Areo | 42,637255 km² ( 426 3.7 255 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Berge, Aragon [+] | |||
Geografio
redaktiĜi estas je 108 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 718 msm de altitudo. La municipa teritorio estas en la sudokcidento de la komarko en kiu ĝi estas sude de tiu de Calanda. La teritorio estas propra de la transiro al la Iberia Sistemo de la Provinco Teruelo, pro kio ĝi estas de alta altitudo kaj kun variaj montetaj zonoj kaj ravinoj.
Berge estas inter Molinos sudokcidente kaj Alcorisa (nordoriente) laŭ la provinca ŝoseo TE-V-8215.
Historio
redaktiLa historio de la loko estas ligita al la Ordeno de Kalatravo kiu havis sidejon en Alcañiz. Ŝajne en tiu epoko estis kastelo.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Berge pro rura elmigrado oni malaltiĝis ĝis nunaj 237 loĝantoj.
Aktualo
redaktiBazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj). Nune gravas rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la baroka preĝejo (1737), domegoj, turo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj kiel la akvorezervejo de Gallipuén ktp.