Belarta Muzeo (Budapeŝto)

arta muzeo en Budapeŝto, Hungario

La Belarta Muzeo de Hungario estas publika kolekto prezentanta universalajn belartaĵojn en Budapeŝto.

Belarta Muzeo
Szépművészeti Múzeum
arta muzeo
nacia muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Hungario vd
Situo Zugló
Adreso Dózsa György út 41
Arkitekto(j) Albert Schickedanz vd
Estiĝo 1906
Malfermo 1906
Estro Direktoro: Albert Schickedanz
Direktoro László Baán
Koordinatoj 47° 30′ 57″ N, 19° 4′ 36″ O (mapo)47.5158719.07678Koordinatoj: 47° 30′ 57″ N, 19° 4′ 36″ O (mapo)
Belarta Muzeo (Budapeŝto) (Budapeŝto)
Belarta Muzeo (Budapeŝto) (Budapeŝto)
DEC
Situo de Belarta Muzeo (Budapeŝto)
Map
Belarta Muzeo
Retpaĝo https://www.szepmuveszeti.hu
vdr

Ĝin decidis fondi la mileneuma parlamento de 1896. Ĝi estis preta en 1906 en historia stilo laŭ planoj de Albert Schickedanz kaj Fülöp Ferenc Herzog. Ĝia antaŭulo estis la Landa Galerio, fondita en 1871. Tiu landa Galerio estis lokumita en la konstruaĵo de la Scienca Akademio, kiu kunigis plurajn kolektaĵojn: donacojn de ĉefepiskopo János László Pyrker (1836) kaj episkopo Arnold Ipolyi (1872), aĉetitan kolektaĵon de Esterházy-familio (en 1871; entenis 637 pentraĵon, 3500 desegnaĵon kaj 51.000 grafikajn paperojn.

Plua riĉigo de la kolektaĵo estas dankebla al direktoro Károly Pulszky (1884–96), al postlasaĵo de grafo János Pálffy (1912), krom tiuj multaj aĉetoj kaj donacoj. La nuna grafika kolektaĵo estas grandparte dankebla al postlasaĵo de pentristo István Delhaes (1901) kaj donaco de ministra konsilisto Pál Majovszky. Bazojn de la antikva sekcio ebligis aĉeto de kolektaĵo de la germana arkeologo en:Paul Arndt (1908, 1913).

La Belarta Muzeo transdonis al la Hungara Nacia Galerio (en 1957) verkojn el la 19-a ĝis 20-a jarcento. kaj en 1973 la verkojn de la malnova hungara arto.

La Belarata Muzeo havas ses kolektojn:

  • Grafika Sekcio estas provizore ekspoziciita
  • Kolektaĵo de la 19-a jc. prezentas francajn kaj aŭstrajn artaĵojn
  • Malnova statua kolektaĵo
  • Egipta kolektaĵo
  • Greka-romia kolektaĵo

Elektitaj personoj

redakti