Baranjsko Petrovo Selo
Baranjsko Petrovo Selo, hungare Petárda, serbe Барањско Петрово Село estas malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja, en municipo de Petlovac.
Baranjsko Petrovo Selo | |||
---|---|---|---|
settlement (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 31551 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 434 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 45′ N, 18° 28′ O (mapo)45.75470918.469219Koordinatoj: 45° 45′ N, 18° 28′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 88 m [+] | ||
Areo | 23,2 km² (2 320 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Baranjsko Petrovo Selo [+] | |||
- Areo: 26 km²
- Supermara alteco: 91 m
- Loĝantaro: 570
- Poŝtkodo: 31 322
- Aŭtokodo: BM
- Telefonprefikso: 31
Situo
redaktiLa komunumo situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara landolimo, laŭ traira flankovojo. Petlovac troviĝas 7, Beli Manastir 14, Osijek 38 km-ojn for.
Historio
redaktiHungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1276. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj, interalie serboj kaj germanoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Baranya (reĝa departemento), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario (apartenanta al distrikto de Villány), ekde 1991 de Kroatio. En 1991 loĝis en Baranjsko Petrovo Selo 779 da homoj, (kroatoj 609 (78 %), hungaroj 72 (9 %), serboj 29 (4 %), jugoslavianoj 11 (1 %) kaj aliaj).