Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach

Anna Amalia von Braunschweig-Wolfenbüttel (naskiĝinta la 24-an de oktobro 1739 en Wolfenbüttel, mortinta la 10-an de aprilo 1807 en Vajmaro) estis germana komponistino, artmecenato, kaj estis dukino de Saksio-Vajmaro-Eisenach, per sia edziniĝo al duko Ernesto Aŭgusto la 2-a. Ŝi estis la naŭa filino de Karlo la 1-a, duko de Brunsvigo-Wolfenbüttel (1735-1806), kaj la princino Filipina Charlotte de Prusio (1716-1801). Ŝi gvidis la t.n. Muzejon vajmaran.

Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach
Dukino de Saksio-Vajmaro-Eisenach (progeedza)
Persona informo
Anna Amalia von Braunschweig-Wolfenbüttel
Naskiĝo 24-an de oktobro 1739 (1739-10-24)
en Wolfenbüttel
Morto 10-an de aprilo 1807 (1807-04-10) (67-jaraĝa)
en Vajmaro
Tombo Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Weimar Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Brunsvigo-Bevern vd
Patro Karlo la 1-a de Brunsvigo-Wolfenbüttel Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Filipino Ĉarloto de Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Leopold of Brunswick-Wolfenbüttel (en) Traduki, Karlo Vilhelmo Ferdinando de Brunsvigo-Wolfenbüttel, Frederick Augustus, Prince of Brunswick-Wolfenbüttel-Oels (en) Traduki, Albrecht Heinrich von Braunschweig (en) Traduki, Wilhelm Adolf von Braunschweig-Wolfenbüttel (en) Traduki, Sophie Caroline Marie of Brunswick-Wolfenbüttel (en) Traduki, Elisabeth Christine of Brunswick-Wolfenbüttel, Crown Princess of Prussia (en) Traduki kaj Augusta Dorothea of Brunswick-Wolfenbüttel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Ernesto Aŭgusto la 2-a de Saksio-Vajmaro-Eisenach (1756–1758) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Karlo Aŭgusto de Saksio-Vajmaro-Eisenach, Frederiko Ferdinando Konstantino de Saksio-Vajmaro-Eisenach Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo komponisto
salonestrino
redaktisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Romo vd
Aktiva dum 1754–1807 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Dukino Anna Amalia en 1795.

Ŝia patro, duko Karlo la 1-a, sekvis la principojn de la eŭropa 18-a jarcenta movado "Klerismo", kiu celis disvastigi raciecon kontraŭ malracieco, nelogikeco kaj superstiĉoj; li stimulis kulturon kaj edukadon en sia duklando. La kulturo de Anna Amalia estis vastega, ĉar ĉiuj infanoj de la duko ricevis la saman edukadon, sendepende de ilia sekso. Ili lernis la latinan, la germanan, la anglan, la francan, historion, geografion kaj teologion. Muzikon ŝi studis sub Friedrich G. Fleischer (1722-1806), germana orgenisto kaj komponisto.

Dukino Anna Amalia estis nevino de reĝo Frederiko "La Granda" kaj de sia samnomulino Anna Amalia de Prusio. Ŝi kreskis en la muzikema kortego de Brunsvigo, kiu estis forte influita de la prusa kortego kie ŝia onklino estis komponistino.

En la aĝo de 16, Anna Amalia geedziĝis kun Ernst August Konstantin (1737-1758), duko de Saksio-Vajmaro. Li mortis du jarojn poste je la aĝo de 20, kelkajn monatojn antaŭ ol naskiĝis la dua infano de la paro. Tiel, je sia 18-a jaraĝo ŝi fariĝis regento de la duklando por sia ankoraŭ beba filo Karl August.

Post la frua morto de sia edzo Ernst August la 2-a en 1758, ŝi iĝis testamente ununura kuratorino de ambaŭ filoj kaj reganto de la lando (ĝis 1775). Ŝi sukcesis, malgraŭ sia juneco kaj nesperto, danke al la helpo de saĝaj konsilistoj, gvidi la landon sen fari ŝuldojn. Ŝi regis la landon tre humanece. Dum la malsatmizero de 1771-72, kiam mortis multo da homoj kaj bestoj, ŝi faris ĉion eblan por havigi nutraĵojn al siaj subigitoj. En 1771 ŝi dungis Christoph Martin Wieland kiel edukiston de la infanoj, en 1773 sekvis Johann Wolfgang von Goethe.

Dukino Anna Amalia prezidis bonegan kaj prudentan registaron kiu kondukis Vajmaron al la klasika periodo. Ŝi sekvis la preskribojn en kiuj ŝi estis edukita kun iniciatoj de socia kaj kultura karaktero. Ŝi kreis publikan lernejon kaj movis la dukan bibliotekon en publikan konstruaĵon, kie hodiaŭ ampleksas pli ol 850 000 volumojn. Ŝi provis krei akuŝejon kaj trejni akuŝistinojn por redukti la altan infan-mortecon. Tiu projekto postulis la kreadon de nova imposto, antaŭ kio la publika opozicio ribelis ĉie en Vajmaro, kaj la iniciato ne povis prosperi.

Ŝia preferata restadoloko estis, post la demisiado kaj transdonado de la povo al la filo Karl August, la proksime de Vajmaro situanta, idilieca Kastelo Tiefurt ĉe la rivero Ilm. En 1788 ŝi forvojaĝis al Italio kie ŝi restis du jarojn. Kiam francaj trupoj venis Vajmaron ŝi forlasis la urbon. Post la forbrulo de al Urba kastelo ŝi vivis en la t.n. Vidvina palaco, kien ŝi regule invitis artistojn kaj gravulojn por renkontiĝoj kulturaj. Ŝi fondis la teatron Deutsches Schauspiel kaj povas esti konsiderata la patrino de la vajmaraj muzeoj.

Goeto donas al ŝi la karakteron de "nedifinebla virino" kaj "perfekta princino kun perfekte homaj sentoj". En la tri grandaj partoj de sia vivo (regantino; fondinto de la vajmara muzema kortego - ĝis la vojaĝo en Italion; konservantino de sia vivoverko) ŝi ege influis la spiritan vivon de la tuta lando. Intertempe si estis eĉ en la centro de la vajmara muziko: ŝiaj komponaĵoj estis ege amatoraj farite kun diligenteco kaj klereco. Ŝi mem estis trejnita fare de la tiam plej bona muzikisto en Vajmaro, Ernst Wilhelm Wolf.

Muzikumado

redakti

Anna Amalia dungis la pianoinstruiston Ernst Wilhelm Wolf (1735-1792) por ke li donu al ŝi privatajn lecionojn pri muziko. Wolf estis komponisto de Singspiel, nova germana malpeza opera ĝenro kun ĝenerale komikaj argumentoj, kiuj kombinas muzikon, literaturon, aktoradon, kaj aliajn artajn elementojn. Wolf influis la junan dukinon komponi ĉi tiajn komikajn operojn, kiuj rezultos la precedenco de la germana romantika opero de la 19-a jarcento.

Tiel influaj estis la verkoj de Anna Amalia rilate al ŝiaj Singspiel-komponaĵoj, ke Johann Adam Hiller (1728–1804), la komponisto al kiu oni atribuas la kreadon de la unua germana Singspiel, dediĉis sian fruan laboron al ŝi.

La eniro de Anna Amalia en komponado markis la kreadon de la "Kortego de Muzoj" (Musenhof). Ŝi transformis sian kortegon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon en la plej influan kulturcentron en Germanio. Saksio-Vajmaro estis konata ĉie en Eŭropo pro sia riĉa muzika kaj kultura vivo. Christoph Martin Wieland (1733-1813), Johann Gottfried von Herder  (1744-1803), Friedrich Schiller (1759-1805) kaj Johann Wolfgang von Goethe (1749-1832) estis ĉiuj membroj de la Kortego de la Muzoj kaj disponigis libretojn aŭ poeziojn por kelkaj el la komponaĵojn de Anna Amalia.

Ŝi verkis "Ervin kaj Elmire" (Erwin und Elmire) surbaze de teksto de Goethe. La versio de la dukino montris ŝian ampleksan muzikan scion. Ŝi prenis elementojn de popularaj kantoj, serioza kaj komika opero  kaj majstre kombinis ilin. La muziko estas tute adaptita al la teksto, estante laŭ opinioj de fakuloj, unu el la unuaj verkoj en la germana lingvo kiu atingis tiun ĉi gradon de unueco.

Poste ŝi verkis "Kermeson en Plunderweisen" (Das Jahrmarksfest zu Plunderweisen) ankaŭ surbaze de teksto de la fama poeto. La verkoj de Goethe inkludas memoraĵon al la dukino sub la titolo "Memore al princino Anna-Amalia" (Zum Andenken der Fürstin Anna-Amalia). Majstra verko kiu estis publikigita kaj legata en ĉiuj punktoj de la duklando.

La parto "Muzikumado": Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 83 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkoj

redakti
  • Musik zu Goethes „Erwin u. Elmire“, Uraufführung 24.5.1776 in Weimar, hrsg. v. M. Friedländer, 1921
  • Kompositionen zu Goethes „Jahrmarktsfest zu Plundersweilern“, Uraufführung 20.10.1778 in Weimar
  • Divertimento.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti