Adolph Northen
Adolph NORTHEN (literumita ankaŭ kiel Adolf Northen,[1] Adolf Northern[2] or Adolph Northern)[3] (6a de Novembro 1828 – 28a de Majo 1876) estis germana pentristo.
Adolph Northen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1828 en Hannoversch Münden |
Morto | 28-an de majo 1876 (47-jaraĝa) en Duseldorfo |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikartisto |
Li naskiĝis en Münden, Regno de Hanovro kaj estis membro de la Duseldorfa Pentroskolo.[4]
Li priskribis batalajn scenojn kaj partikulare eventojn de la Napoleonaj Militoj, tiele ke la plej notitaj verkoj de Northen estas inter aliaj
- Napoleona retiriĝo el Rusio kiu priskribas la malsukceson de la invado de Rusio de 1812 fare de Napoleono Bonaparte
- Prusia atako ĉe Plancenoit, montranta la Prusiajn diviziojn de Hiller, Ryssel kaj Tippelskirch venkante super la Franca Imperia Juna Gvardio, 1aj Batalionoj de la 2a Grenadistoj kaj 2a Ĉasistoj ĉe la Batalo de Waterloo.[5]
Northern mortiĝis en Düsseldorf aĝe 48.[4]
Verkoj
redakti-
Prusia atako ĉe Plancenoit, 1863
-
Cigana karavano
-
Retiriĝo de Napoleono el Rusio
Referencoj
redaktiPresitaj fontoj:
- Champlin, John Denison Cyclopedia of Painters and Paintings, 2005
- Krafft, Eva Maria Katalog der Meister des 19. Jahrhunderts in der Hamburger Kunsthalle, 1969
Retejoj:
- Artnet Adolf Northen alirita la 6an de Julio 2007
Notoj
redakti- ↑ Krafft p. 238
- ↑ Art.com Adolf Northern Gallery Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine alirita la 6an de Julio 2007
- ↑ Artnet Adolf Northen alirita la 6an de Julio 2007
- ↑ 4,0 4,1 Champlin p. 353
- ↑ Batalo de Waterloo Prussian Army Artwork alirita la 6an de Julio 2007