A Shot in the Dark

Filmo de Blake Edwards (1964)

A Shot in the Dark (Pafo en malhelo) estas usona komedia filmo de 1964 reĝisorita de Blake Edwards en Panavision. Produktorita kiel sekvaĵo de The Pink Panther, ĝi estas la dua ero en la nomnoma filmoserio, kun Peter Sellers reprenante sian rolon kiel inspektisto Jacques Clouseau de la franca polico. La mallertega personeco de Clouseau estas neŝanĝita, sed estis en tiu filmo en kiu Sellers ekmontris sian troan francan akĉenton kiu estos poste markilo de la rolulo. Elke Sommer ludas la rolon de la supozita murdisto, nome Maria Gambrelli.

A Shot in the Dark
filmo
Originala titolo A Shot in the Dark
Originala lingvo angla lingvo • hispana lingvo
Kina aperdato 1964, 4 mar. 1965
Ĝenro komedia filmo, krimfilmo, mistera filmo
Kameraado Christopher Challis
Reĝisoro(j) Blake Edwards
Produktisto(j) Blake Edwards
Scenaro William Peter Blatty • Marcel Achard
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Henry Mancini
Rolantoj Peter Sellers • Elke Sommer • George Sanders • Herbert Lom • Moira Redmond • Burt Kwouk • André Maranne • Graham Stark • Jack Lambert • Martin Benson • Reginald Beckwith • Bryan Forbes • Tutte Lemkow • Douglas Wilmer • Tracy Reed
Produktinta firmao The Mirisch Company
IMDb
vdr

La filmo ne estis origine verkita por inkludi Clouseau, sed ĝi estis adaptaĵo de teatraĵo de Harry Kurnitz adaptita el franclingva teatraĵo L'Idiote de Marcel Achard.[1] La filmo publikiĝis nur unu jaron post la unua filmo de Clouseau, nome The Pink Panther. Ĝi estis la unua filmo de la serio en kiu Clouseau povas esti konsiderata ĉefrolulo.

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la domego de la milionulo Benjamin Ballon (George Sanders) okazas murdo. La servistino María Gambrelli (Elke Sommer) estas akuzita je la murdo de sia fianĉo. Tamen, la inspektisto Clouseau (Peter Sellers) kredas ŝin senkulpulino. Li havas konvinkan tialon: ŝi estas tro bela por esti murdisto de iu ajn. Tio komplikiĝas ĉar okazas fakte serio de murdoj kaj ĉiam María Gambrelli aperas kun la murdista armilo en siaj manoj. La ĉefo de Clouseau, Dreyfus (Herbert Lom) tiom freneziĝas pro la argumentoj de la inspektisto, ke li metas bombon en lia aŭto, kio rezultas en la morto de la engaĝiĝintoj en la diversaj murdoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

redakti
  • Peter Sellers kiel inspektisto Jacques Clouseau
  • Elke Sommer kiel Maria Gambrelli
  • Herbert Lom kiel Commissioner Charles Dreyfus
  • George Sanders kiel Monsieur Benjamin Ballon
  • Graham Stark kiel Hercule Lajoy
  • André Maranne kiel Sgt. François Chevalier
  • Martin Benson kiel Maurice
  • Burt Kwouk kiel Cato
  • Tracy Reed kiel Dominique Ballon
  • Moira Redmond kiel Simone
  • Vanda Godsell kiel Madame LaFarge
  • Maurice Kaufmann kiel Pierre
  • Ann Lynn kiel Dudu
  • David Lodge kiel Georges

Referencoj

redakti
  1. A Shot in the Dark de Marcel Achard adaptita de Harry Kurnitz lufiĝis en 1961-1962 en Broadvejo, reĝisorita de Harold Clurman. Aktoris Julie Harris, Walter Matthau, kaj William Shatner.

Eksteraj ligiloj

redakti