2-a de aprilo
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 2-a de aprilo estas la 92-a tago de la jaro (la 93-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 273 tagoj restas.
Je la 2-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 999: Franca matematikisto kaj filozofo Silvestro la 2-a iĝis papo
- 1285: Honorio la 4-a iĝis papo
- 1416: Alfonso la 5-a iĝis reĝo de Aragono
- 1453: Unuaj trupoj de la otomana armeo de Mehmed la 2-a atingis Konstantinopolon - tiel ekis sieĝo de la urbo, kiu daŭris ĝis la 29-a de majo — dum 3 tagoj turkoj masakris la loĝantojn
- 1479: Reĝo de Hungario Matiaso la 1-a kaj reĝo de Pollando Kazimiro la 4-a kontraktis pacon en Buda - la hungara reganto konsentis retirigi apogon al la ordeno de germanaj kavaliroj kaj episkopo de Varmio, kun kiu militis la pola reĝo; tiu ĉi permesis al la hungara liberan politikon kontraŭ Ĉeĥio
- 1513: Juan Ponce de León malkovris Floridon - la unua eŭropano konata kiel serĉanto de la fontano de juneco en la Nova Mondo
- 1627: Tridekjara Milito: pola armeo rekonkeris Puck, okupitan de svedoj (la 5-a pola-sveda milito)
- 1794: Teroro de la franca revolucio: masakro de Château d'Aux, La Montagne (Loire-Atlantique), komencita dum la milito de Vendée
- 1801: Venko de brita ŝiparo kontraŭ la dana en batalo apud Kopenhago
- 1802: Izabela Branicka vendis Bjalistokon al prusaj regopovoj kontraŭ pli ol 270 mil taleroj
- 1810: Napoleono Bonaparte nuptis arkidukinon de Aŭstrio Maria Luiza
- 1813: Milito de la Sesa Koalicio: kapitulaco de Jasna Góra antaŭ rusaj trupoj
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ Rusia imperio: venko de insurekcianoj en la dua batalo apud Kałuszyn
- 1831: Alexis de Tocqueville forlasis Francion ekvojaĝante direkte al Ameriko
- 1842: Novjorka Filharmonio fondiĝis
- 1845: Francaj fizikistoj Armand Fizeau kaj Léon Foucault faris unuan foton de la suno
- 1851: Mongkut kroniĝis kiel monarko de Siamo
- 1858: Barato: fino de la sieĝo de Ĝhansi (nun en Utar-Pradeŝo) dum la ribelo de sipajoj
- 1860: En Torino unuafoje kunvenis parlamento de Itala reĝlando
- 1868: Unua numero de la ĵurnalo "Slovena nacio" estas publikigita en Maribor
- 1869: Franca sciencisto kaj kodigisto de spiritismo Allan Kardec estis entombigita en la pariza Tombejo Père-Lachaise
- 1871: Pariza Komunumo: registara armeo eniris antaŭurbon de Parizo
- 1885: Reĝo de Belgio Leopoldo la 2-a deklaris afrikan ĝangalon apud Kongo sia "privata propraĵo"
- 1911: En Aŭstralio okazis unua popolnombrado
- 1913: En Parizo estis inaŭgurita Teatro de la Elizeaj Kampoj
- Unua mondmilito
- 1915: En Bulgario estis anoncita amnestio pro krimoj en gazetaro, voĉdono kaj publikaj kunvenoj; imperiestro Nikolao la 2-a alvenis al konkerita de rusaj trupoj Fortikaĵo Przemyśl
- 1917: Portempa Registaro de Rusio nuligis limigon pri setla zono por judoj; prezidento de Usono Woodrow Wilson turnis sin al la Usona Kongreso pri militdeklaro al Germanio
- 1919: Dum la renkonto ĉe Filozofia Seminario 16 junaj matematikistoj, inter ili Stefan Banach, Leon Chwistek kaj Stanisław Zaremba, decidis pri fondo de Matematika Societo en Krakovo, en 1920 transformita al Pola Matematika Societo
- 1920: Pola-bolŝevika milito: venko de la 11-a regimento de infanterio sub komando de majoro Aleksander Zawadzki super soveta 44-a Divizio de Fusilistoj en batalo apud Staryki kaj Czernica (Ĵitomira provinco)
- 1921: En Teŝino, dividita en la polan Cieszyn kaj Český Těšín, estis likvidita la tramtransporto
- 1924: Bulgario: la registaro eksterleĝigis la Bulgaran Komunistan Partion
- 1928: Dua Pola Respubliko: Dogana Gardistaro estis anstataŭita de Ŝtatlima Gardistaro
- 1928: Oni patentigis elektronikan muzikan instrumenton - Ondes Martenot
- 1930: Haile Selassie estis proklamita imperiestro de la Etiopia Imperio
- 1937: Prezidanto de Pollando Ignacy Mościcki atribuis postmorte Grandan Rubandon de la Ordeno Polonia Restituta al Karol Szymanowski
- 1939: Pola ministro pri eksteraj aferoj Józef Beck komencis sian viziton en Londono — sinmortigo de pola ĉefministro kaj militisto Walery Sławek
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: venĝe pro mortigo de du soldatoj germanoj pafmortigis en Palmiry ĉirkaŭ 100 polojn (en tio 27 virinojn), interalie membrojn de la konspira Pola Popola Sendependeca Ago, alveturigitaj de Pawiak kaj enketa malliberejo el Mokotów (interalie poeton kaj tradukiston Stefan Napierski); Pola Rezistomovado: Gestapo malkovris en Poznań sidejon de Sekreta Pola Militista Organizaĵo arestante parton de ĝiaj membroj; Parizo: Supera Komandanto divizia generalo Władysław Sikorski ordonis krei Memstaran Brigadon de Karpataj Pafistoj en Homs (Sirio); Operaco Weserübung: decido de Adolf Hitler pri komenco de la Norvega Kampanjo la 9-an de aprilo; marŝiparo de Usono forlasis havenojn de la okcidenta bordo direktiĝante militekzerci al Havajaj Insuloj; Pola ekzila registaro: ordono formi en Sirio Polan Memstaran Brigadon de Pafistoj (komandanto kolonelo Stanisław Kopański)
- 1941: En Provinco Vartlando oni malpermesis al poloj lerni kaj instrui en agrikulturaj lernejoj; germanaj regopovoj likvidis en Kępno holmon al Kościuszko; Gestapo eniris al monaĥejo de klaranoj en Przasnysz arestante ĉiujn monaĥinojn kaj 36 el ili forveturigis al punlaborejo en Działdowo; laŭvica listo de poloj serĉataj de germana polico en Ĝenerala Gubernio nombris pli ol 8 000 nomojn - ĉirkaŭ 60% estas trudlaboristoj forkurintaj el Tria Regno; Nord-Afrika kampanjo: generalo Erwin Rommel post konstato de britaj reterigaj movoj ordonis al 5-a Malpeza Divizio ataki Aĝdabija, kiu la saman tagon transiris en la germanajn manojn; Ĉinio: Centra Plenum-Komitato de Kuomintango finis kunsidon publikigante leĝon pri 3-jara disvolvoplano
- 1942: En Varsovio aperis literatura monatrevuo Sztuka i Naród (Arto kaj Nacio) kun kiu kunlaboris konataj literaturistoj kaj poetoj - regule eldonata dum la germana okupado ĝis 1944, la kvara redaktoro kaj la lasta estis Tadeusz Gajcy, pli fruaj same ne travivis la militon; germana polico pendumis en Żywiec 11 personojn pro ŝtelo de loka oficejo nutraĵajn aĉetrajtigilojn; Gestapo malkovris en Rawa Mazowiecka kaj Lodzo polajn konspirajn presejojn; Operaco Reinhardt: de Regensburg foriris trajno kun 213 judoj al Lublinio
- 1943: Militkrimo: Gestapo pafekzekutis en Brzozów 5 personojn; en Provinco Vartlando poloj de nun povis nur germanlingve redakti telegramojn
- 1944: Germana polico pafmortigis en Varsovio 300 personojn, en koncentrejo Majdanek 20 soldatojn de Pola Enlanda Armeo kaj de Kamparanaj Batalionoj, en Wyszków 23, kaj en Książniczki (distrikto Krakowski) 6 personojn; lige al Volinia masakro la 27-a Volinia Divizio de Infanterio komencis operacon sud-okcidente de Kovel — transirante al arbaroj batalis ĝis la 20-a de aprilo; nokte de la 2-a/3-a de aprilo taĉmento de Ukraina Ribela Armeo masakris pli ol 100 polajn loĝantojn de vilaĝo Słoboda Konkolnicka (apud Rohatino); Orienta Fronto: trupoj de 1-a Ukraina Fronto okupis Kosów kaj Kuty; Operaca ordeno n-ro 7 de Hitler: Führer, kalkulante ke la kulmina soveta atako estas jam transira, ordonis teni Krimeon, linion de Dnestro ĝis Kiŝinevo, Iași, transiron tra Karpatoj apud Kolomeo, Tarnopol kaj Kovel, krome Odesa; deklaro de la ministro pri eksterlandaj aferoj de Sovetunio Vjaĉeslav Molotov pri eniro de la trupoj de la Ruĝa Armeo sur la rumanan teritorion — li diris, ke la ekzistanta politika reĝimo ne ŝanĝiĝos
- 1945: Ruĝa Armeo batalis venke oriente de Gdańsk; Pola Rezistomovado: en Ochotniki NKVD-taĉmento likvidis taĉmenton de la Pola Enlanda Armeo dum kio pereis 4 kaj estis vunditaj 3 NKVD-anoj; Centra Gvidantaro de Popola Movado, fondita de Maciej Rataj, decidis pri malkaŝo de Kamparanaj Batalionoj; Orienta Fronto: Bulgara-soveta armeoj komencis Vienan operacon — dekstra alo de la 3-a Ukraina Fronto ekregis sudoriente de Vieno Eisenstadt, Neunkirchen kaj Gloggnitz, kaj maldekstra alo en Hungario — Nagykanizsa; Batalo de Atlantiko: aviadilistoj de la pola 304-bomba skadro sinkigis ĉe la sud-okcidenta marbordo de Irlando germanan submarŝipon U-Boot U-321; Sovetunio kaj Brazilo starigis diplomatiajn kontaktojn
- 1946: Germanlingva ĵurnalo "Die Welt" aperis
- 1947: Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj lokis en sia rezolucio n-ro 21 Pacifikajn insulojn, antaŭe sub la Mandato de Suda Pacifiko, en Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj
- 1947: Rudolf Höß, fondinto kaj unua komandanto de la koncentrejo Aŭŝvico kaj kunaŭtoro de holokaŭsto, estis mortkondamnita en Varsovio de la Plej Supera Nacia Tribunalo kaj pendumita du semajnojn poste
- 1948: Usona Kongreso aprobis Planon Marshall
- Stalinismo:
- 1950: Pollando: en paroĥestrejo en la distrikto Częstochowski nekonatoj murdis paroĥestron kun 4 liaj kunlaborantoj
- 1951: En la tagoj 1-2 de aprilo oni deportis al Siberio 9 389 sovetajn atestantojn de Jehovo kaj iliajn infanojn (operaco "Nordo")
- 1958: Laŭ maroka-hispana traktato de Angra de Cintra Hispanio retenis kabon Jubi, Hispanian Saharon kaj Ifni
- 1968: Premiero de la sciencfikcia filmo 2001:Kosma Odiseado de Stanley Kubrick
- 1970: Premiero de filma komedio Kiel mi malkatenis duan mondmiliton, reĝisorita de polo Tadeusz Chmielewski
- 1975: Vjetnama milito: miloj da civilaj rifuĝintoj fuĝis el la provinco Quảng Ngãi de antaŭiĝantaj trupoj de Nord-Vjetnamio
- 1976: Pollando: Salminejo Wieliczka eniris enlandan liston de kulturheredaĵoj - en 1978 iĝis Monda heredaĵo de Unesko
- 1976: Norodom Sianuk abdikis kiel gvidanto de Kamboĝo, kaj estis arestita de Ruĝaj Kmeroj
- 1978: Televidserio Dallas elsendiĝis por la unua fojo en usona Columbia Broadcasting System
- 1979: Eŭropa Ekonomia Komunumo aperigis Birdan Direktivon pri protekto de sovaĝa birdaro (malpermeso de birdokaptiloj kun starigo de sekuraj zonoj)
- 1979: Sovetunio: sporoj de antrakso estis hazarde liberigitaj en armea laboratorio pri biologiaj armiloj, proksime al la urbo Sverdlovsk, kaŭzinte morton de proksimume 100 homoj kaj nekonata nombro da brutaro
- 1982: Falklanda milito komenciĝis
- 1982: Programo I de Pola Radio komencis registri muzikaĵrangolistojn
- 1989: Jaser Arafat estis proklamita prezidento de Palestino
- 1989: Tajvana plurnacia aparatara kaj elektronika firmao ASUS fondita
- 1991: Per erupcio vekiĝis la vulkano Pinatubo sur la filipina insulo Luzono. La erupcioj daŭris ĝis aŭgusto kaj detruis areon de 150 km². Efikoj estis vulkana vintro, t.e. malpliiĝo de la sunlumo kaj malaltiĝo de la temperaturo de 0,4° tutmonde. Mortis almenaŭ 875 homoj
- 1992: Titograd, la ĉefurbo de Montenegro, reakiris sian antaŭan nomon Podgorica
- 1992: Bosnio kaj Hercegovino: 48-78 bosnaj civiluloj estis murditaj en Bijeljina, proksime al Tuzla, fare de serbaj kvazaŭarmeaj trupoj
- 1992: Pierre Bérégovoy iĝis ĉefministro de Francio
- 1997: Unia Ŝtato de Rusio kaj Belorusio estis fondita
- 1997: Konstitucio de Pola Respubliko estis rezoluciita
- 1998: Rumanio: Radu Vasile estis nomumita ĉefministro de la prezidento Emil Constantinescu
- 2001: Oni registris la plej grandan sunmakulon de 25 jaroj
- 2002: Bet-Leĥemo: postkurataj palestinaj batalantoj barikadis sin en la Baziliko de la Naskiĝo - ilia sieĝo en la templaro daŭris monaton
- 2004: NATO akceptis sep novajn membrojn: Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio kaj Slovenio
- 2005: Antaŭ Baziliko Sankta Petro de Romo vespere oni anoncis al 60 mil kunvenintaj pilgrimoj morton de papo Johano Paŭlo la 2-a — pola prezidento Aleksander Kwaśniewski proklamis nacian funebradon
- 2007: Tertremo ĉe la Salomonoj kun magnitudo 8,1 sur la Momant-magnituda skalo estigis cunamon, kiu detruis la Salomonojn. La ĝis 5 metrojn alta ondo mortigis almenaŭ 43 homojn, detruis 13 vilaĝojn kaj senhejmigis 5.000 homojn
- 2007: Prezidento de Ukrainio Viktor Juŝĉenko malfondis parlamenton, kio kaŭzis plurmonatan politikan krizon
- 2008: Kipro: piedira trafiko inter la grekaj kaj turkaj distriktoj malfermiĝis en la malnova urbo de Nikozio, sur la strato Ledra, kiu estis tranĉita per la batalhalta linio
- 2009: Hispanio: Metroo de Sevilo ekfunkciis
- 2012: Prezidento de Hungario Pál Schmitt demisiis
- 2014: Kerim Mesimov la duan fojon iĝis ĉefministro de Kazaĥio
- 2015: Kenjo: 152 personoj pereis kaj 79 vundiĝis en atenco kontraŭ universitato en la urbo Garissa farita de somalia, islama terorisma organizaĵo Al Ŝabab
- 2017: Estinta vicprezidento Lenín Moreno gajnis prezidentan baloton en Ekvadoro
- 2018: Abiy Ahmed iĝis ĉefministro de Etiopio
- 2019: Post kelkaj semajnoj de amasaj kontraŭregistaraj protestoj prezidanto de Alĝerio Abdelaziz Bouteflika demisiis
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 38-a tago de la rusa agreso: pasinttage ukraina armeo en Donbaso rebatis 9 atakojn detruante 8 tankojn, 44 atakveturilojn de infanterio, 16 aliajn veturilojn kaj 10 artileriajn sistemojn — Ukraina Aer-Armeo paffaligis 8 aercelojn; nokte rusoj rakete atakis urban infrastrukturon en Poltavo, en Kremenĉuko detruis naftan rafinejon kaj atakis domojn; rusaj raketoj Grad falis al antaŭurboj de Krivij-Riho; Nacia Akademio de Sciencoj de Ukrainio rompis kunlaboron kun Rusa Akademio de Sciencoj; super nuklea centralo en Ĉernobilo estis hisita flago de Ukrainio; urbestro de Tavrijsk forkaptita de rusoj; Ukraina Aer-Armeo dankis al usona aktoro Sean Penn pro aĉeto de modernaj atakaviadiloj; Ruĝa Kruco provas denove evakui civilulojn de Mariupolo — oni pritaksas ke ĉ. 100 mil personoj bezonas urĝan evakuadon; laŭ ukraina stabo 16 el 75 rusaj batalionaj batalgrupoj estis tute frakasitaj; pripafita de rusoj estis malsanulejo en Balaklijo, 70 pacientoj devas evakuiĝi; Urba Konsilio en Buĉa: malminigo de liberigita de okupantoj urbo daŭros ne malpli ol 10 tagojn — laŭ urbestro de la urbo 280 personoj estis enterigitaj en amasaj tomboj, mortigitaj per pafo al malfronto de kapo; prezidanto de Ukrainio distingis 131 defendantojn de Ukrainio, 19 postmorte;
- Modreago: Usono transdonos al Ukrainio laŭvican parton de militista helpo kontraŭ 300 milionoj da dolaroj (laseraj pafaĵoj, taktikaj senpilotaj aviadiloj, ktp.); Britio: rusoj retiriĝis de aerodromo en Hostomel; "The Times": unua rusa helikoptero paffaligita per Starstreak; Tvitero: fuĝantaj de Kieva provinco rusaj okupantoj rabis fridujojn, ludilojn, manĝujojn kaj patojn — la tuta provinco estis liberigita; 1000 tunojn de pola nutraĵo atingis Zaporiĵon kaj 500 tunojn Ĥarkivon - liveritaj en 120 vagonoj; svisa juristino Carla Del Ponte, ĉefakuzistino de Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio alvokis Internacian Punan Tribunalon en Hago pri tuja aresto de Putin; Litovio kiel unua lando de EU de la sekva monato rezignas pri la rusa gaso; ambasado de Ukrainio en Britio aĉetis 30 kirasitajn ambulancojn
- 2023: 403-a tago de la rusa agreso: Pasinttage en 6 el 25 regionoj de Ukrainio sekvis rusaj atakoj (Sumia, Ĥarkiva, Ĥersona, Zaporiĵa kaj Donecka provincoj) - 4 personoj pereis, ne malpli ol 15 estis vunditaj (Ĥersono 6-foje pripafita, al loĝkvartaloj kaj domoj falis 26 pafaĵoj); ukraina armeo rebatis pli ol 70 rusajn atakojn kaj mem atakis 11 grupiĝojn de la malamiko; la milito ĝis nun mortigis 262 ukrainajn sportistojn kaj detruis 363 sportejojn en Ukrainio; en matena atako al Kostjantinivka 16 kolektivaj loĝejoj kaj 8 familiaj domoj estis detruitaj, 6 mortigitoj, 8 vunditoj; ukraina armeo informis, ke la rusia armeo ŝanĝis taktikon "terorismigi" civilulojn sude de Ukrainio: Rusio sendas ĉasaviadilojn por bombi parton de Ĥersona provinco, kiu pli frue estis artilerie pripafata; Kieva provinco festas unuan datrevenon de la forpuŝo de rusiaj trupoj; en Sumia provinco rusoj pripafis lakto-kamionon, pereis ŝoforo kaj pasaĝero;
- Mondreago: Srilanko rompas kontraŭrusajn sankciojn; oni informis pri morto de la dua franca volontulo batalanta flanke de Ukrainio; ukraina defend-laborfako komencis produktadon de nova aviada municio; juĝejo en Moskvo suspendis por 90 tagoj la lernejon, en kiu lernas infanoj de okcidentaj diplomatoj; en kafejo de Sankt-Peterburgo en eksplodo pereis putinista blogisto, de la invadkomenco alvokanta al murdado de ukrainoj, 30 personoj estis vunditaj; ukrainaj infanoj en 25 landoj ricevis preskaŭ 600 000 librojn; Rumanio: en Satu Mare germana Rheinmetall malfermos aprile priservo-centron por sendataj tankoj al Ukrainio — pola ministro pri EU: Germanio ŝajnas al ni sendecida Hamleto; Ĉeĥio anoncis transdonon de la parto de magazenita armilaro
- 2023: En Varsovio kaj la tuta Pollando okazis Nacia Papa Marŝo en la 18-a datreveno de la morto de Sankta Johano Paŭlo la 2-a
- 2024: Luís Montenegro iĝis ĉefministro de Portugalio
Naskiĝoj
redakti- 742: Karolo la Granda, reĝo de frankoj kaj lombardoj, unua imperiestro de Sankta Romia Imperio, nepo de Karolo Martelo (m. 814)
- 1473: Johano Korvin, ekstergeedzeca filo de hungara reĝo Matiaso la 1-a (m. 1504)
- 1527: Abraham Ortelius, flandra geografo, kartografo kaj historiisto (m. 1598)
- 1545: Elizabeto de Valois, hispana reĝedzino de Filipo la 2-a (m. 1568)
- 1647: Maria Sibylla Merian, germana pentristino, grafikistino kaj entomologiino (m. 1717)
- 1719: Johann Wilhelm Ludwig Gleim, germana poeto de klerismo (m. 1803)
- 1724: Nikolaus Dietrich Giseke, germana teologo kaj verkisto (m. 1765)
- 1725: Giacomo Casanova, itala verkisto, vojaĝisto, literaturisto kaj aventurulo pri amaferoj (m. 1798)
- 1748: Johann Georg Lenz, germana mineralogo (m. 1832)
- 1764: Ernst Friedrich von Schlotheim, germana paleobotanikisto (m. 1832)
- 1788: Wilhelmine Reichard, germana aviadistino stirinta aerostaton (aerŝipo) (m. 1848)
- 1792: Francisco de Paula Santander, kolombia militisto kaj politikisto, heroo de sendependiĝo, prezidento (m. 1840)
- 1798: August Heinrich Hoffmann von Fallersleben, germana poeto (m. 1874)
- 1805: Hans Christian Andersen, dana verkisto de fabeloj (m. 1875)
- 1827: William Holman Hunt, angla pentristo, kunfondinto de prarafaelismo (m. 1910)
- 1829: Georgo la 2-a (Saksio-Meiningen), germana politikisto el dinastio Wettin, konata kiel "teatroduko" (m. 1914)
- 1832: Sándor Halmágyi, hungara verkisto, jursciencisto (m. 1917)
- 1840: Émile Zola, franca verkisto kaj ĵurnalisto, reprezentanto de naturalismo (m. 1902)
- 1842: Dominiko Savio, itala sanktulo, salesiano (m. 1857)
- 1845: Sámuel Gergely, hungara historiisto, frato de Lajos Gergely (m. 1935)
- 1859: Otto Dobenecker, germana historiisto kaj pedagogo
- 1867: Eugen Sandow, germana fortikulo, pioniro de korpokulturado (m. 1925)
- 1879: Jacint Comella Mora, kataluna pentristo el Vic, fondinto de Esperanto-kluboj (m. nekonata)
- 1880: Alexander Moissi, aŭstra aktoro (m. 1935)
- 1891: Max Ernst, germana dadaista kaj superrealista artisto (m. 1976)
- 1894: Ferenc Gyarmati, rumania hungara poeto, redaktoro, pentristo (m. 1980)
- 1900: Roberto Arlt, argentina verkisto, teatristo kaj ĵurnalisto (m. 1942)
- 1905: Andrea Schorta, svisa verkisto en la romanĉa lingvo (m. 1990)
- 1909: László Bélteky, rumania hungara, hungara ĵurnalisto, poeto ( m. 1995)
- 1910: Francisco Cândido Xavier, brazila mediumo kaj spiritisto, aŭtoro de psikografiaj libroj (m. 2002)
- 1911: Rudolf Meinhold, germana geofizikisto (m. 1999)
- 1912: István Csorvássy, rumania hungara skulptisto, distingita per ŝtata premio de Rumanio (m. 1986)
- 1912: Jenő Béres, hungara pentristo, disĉiplo de Oszkár Glatz (m. 1981)
- 1914: Alec Guinness, brita aktoro rolinta en la filmo La ponto trans rivero Kvai (m. 2000)
- 1922: Sándor Fodor (Neti), rumania hungara ciganmuzikestro, popolmuzikisto de la Baseno de Călățele (m. 2004)
- 1926: Jack Brabham, aŭstralia ĉampiono de Formulo 1 (m. 2014)
- 1927: Ferenc Kovács, hungara dramaturgo kaj reĝisoro (m. 2008)
- 1927: Ferenc Puskás, hungara futbalisto, kapitano de orteamo (m. 2006)
- 1928: Serge Gainsbourg, franca kantisto, poeto, aktoro kaj reĝisoro (m. 1991)
- 1929: Tibor Osváth, rumania hungara botanikisto, fakverkisto
- 1932: Sándor Karancsi, hungara grafikisto kaj medalisto (m. 2003)
- 1933: György Konrád, hungara verkisto, politikisto kaj sociologo (m. 2019)
- 1936: István Csukás, hungara poeto kaj verkisto konata de fabeloj prezentataj en televido
- 1937: Lajos Makra, rumania hungara aktoro kaj teatrestro
- 1938: Lajos Páll, rumania hungara pentristo, poeto (m. 2012)
- 1939: Nicolino Rossi, sanmarina hotelsekretario en Napolo, kunlaboranto de "La Patrolo", kunredaktoro de "Literatura Foiro", plurfoja laŭreato de la Belartaj Konkursoj de UEA kaj ties juĝinto, direktoro de la Napola Katedro de Itala Instituto de Esperanto, tradukisto, i.a. de kanzonoj, konata de la blogo "Oldula notlibro"
- 1943: Károly Kacsó, rumania hungara arkeologo, ĉefmuzeologo
- 1944: Béla Ferenczy, rumania hungara grafikisto
- 1953: Ferenc Cseterki, hungara operkantisto, soloisto
- 1953: Miquel de Palol, kataluna verkisto, poeto, arkitekto
- 1953: Krzysztof Krauze, pola filmreĝisoro kaj scenaristo, reĝisoro de la filmo pri cigana poetino Papuŝa (m. 2014)
- 1958: Géza Kovács, rumania hungara skulptisto ekspozicianta en 17 landoj
- 1959: Alberto Ángel Fernández, brazila advokato kaj profesoro pri krima juro kaj civila juro, prezidanto de Argentino
- 1964: David Gamkrelidze, kartvela komercisto kaj politikisto, gvidanto de opozicia politika partio
- 1965: Rodney King, afroamerika usonano, taksiisto, viktimo de polica brutaleco (m. 2012)
- 1965: Krzysztof Skowroński, pola radia, televida kaj gazetara ĵurnalisto, kunkreinto de Radio Wnet, prezidanto de la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj
- 1971: Francisco Arce, paragvaja futbalisto, membro la paragvaja nacia teamo de futbalo
- 1972: Agata Kornhauser-Duda, pola instruistino de la germana lingvo, edzino de prezidanto de Pollando Andrzej Duda
- 1973: Roselyn Sánchez, porto-rika kantistino kaj aktorino
- 1976: Ljusi Djakovska, bulgara kantistino
- 1989: Sonja Gerhardt, germana aktorino rolinta en la filmo Sommer
Mortoj
redakti- 1118: Baldueno la 1-a, grafo de Edessa, reĝo de Jerusalemo
- 1272: Rikardo (1-a Grafo de Cornwall), filo de Johano (Anglio) (n. 1209)
- 1305: Johana la 1-a, franca princino, reĝino de Navaro (n. 1273)
- 1335: Henriko de Karintio, reĝo de Bohemio (n. 1265)
- 1416: Fernando la 1-a, reĝo de Aragono, la unua el la kastilia dinastio de Trastamaro (n. 1380)
- 1502: Arthur Tudor, princo de Kimrujo (n. 1486)
- 1507: Francisko de Paola, itala sanktulo, monaĥo (n. 1416)
- 1548: Johann Lange, germana teologo kaj reformanto (n. 1487)
- 1580: Jerónimo Nadal, hispana teologo kaj jezuito (n. 1507)
- 1585: Andreas Poach, germana teologo kaj reformanto (n. 1515)
- 1637: Ferdinando la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1578)
- 1640: Paul Fleming, germana poeto, reprezentanto de baroko (n. 1609)
- 1640: Maciej Kazimierz Sarbiewski, pola poeto verkanta latine kaj eldonata en la tuta Eŭropo, teoriisto pri literaturo de baroko, reĝa predikisto de Ladislao la 4-a (n. 1595)
- 1657: Ferdinando la 3-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1608)
- 1747: Johann Jacob Dillenius, germana botanikisto, kolektinto de sekplantaro (n. 1684)
- 1785: Gabriel Bonnot de Mably, franca filozofo, politikisto kaj historiisto (n. 1709)
- 1791: Honoré-Gabriel Riqueti de Mirabeau, franca verkisto, diplomato, ĵurnalisto, framasono, politikisto kaj revoluciisto (n. 1749)
- 1815: Carl Gottlieb Weisser, germana skulptisto (n. 1779)
- 1817: Johann Heinrich Jung-Stilling, germana verkisto kaj kuracisto (n. 1740)
- 1852: Theodor Althaus, germana verkisto kaj revoluciulo
- 1865: Richard Cobden, angla fabrikisto, ekonomikisto kaj politikisto (n. 1804)
- 1866: Nadeĵda Durova, rusa verkistino kaj oficiro (n. 1783)
- 1872: Samuel Morse, usona profesoro pri pentroarto, inventinto de kodo, antaŭulo de la Morskodo (n. 1791)
- 1884: Flórián Mátyás, hungara memlernanto, historiisto kaj lingvisto (n. 1818)
- 1891: Albert Pike, usona advokato, brigada generalo, framasono (n. 1809)
- 1906: György Ádám, hungara verkisto kaj filozofo (n. 1882)
- 1910: Friedrich von Bodelschwingh la pli maljuna, germana teologo, ministo, kamparano kaj bonfarulo (n. 1831)
- 1914: Paul Heyse, germana Nobelpremiita verkisto kaj tradukisto, esperantigata (n. 1830)
- 1915: Elemér Bányai, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1875)
- 1918: Ivan Neĉuj-Levickij, ukraina verkisto, lingvisto kaj pedagogo, kuntradukisto de Biblio (n. 1838)
- 1919: August Trinius, germana migranta verkisto, aŭtoro de poemo pri Mönchhof (n. 1851)
- 1927: Ottokár Prohászka, hungara romkatolika ĉefpastro, verkisto (n. 1858)
- 1931: Georg Kossenhaschen, germana entreprenisto kaj hotelestro (n. 1868)
- 1945: Vilmos Apor, hungara romkatolika episkopo (n. 1892)
- 1953: Hugo Sperrle, germana feldmarŝalo de Luftwaffe, membro de Libera korpuso, komandanto de Legio Condor (n. 1885)
- 1958: László Gáspár, hungara ĵurnalisto, sciencpopulariga fakverkisto (n. 1901)
- 1967: János Gassner, usona kritikisto, dramaturgo, redaktoro (kritikisto) (n. 1903)
- 1969: Zenon Klemensiewicz, pola profesoro kaj membro de Pola Scienca Akademio, lingvisto, aŭtoro de "Historio de la pola lingvo", kaj de pollingvaj Esperanto laŭ lingvistika prilumo kaj Ĉu valoras okupiĝi pri Esperanto?, honora membro de Pola Esperanto-Asocio (n. 1891)
- 1972: Sándor Reschofsky, hungara pianisto, komponisto (n. 1887)
- 1974: Georges Pompidou, prezidanto de Francio 1969-1974 (n. 1911)
- 1987: Buddy Rich, usona ĵaz-frapinstrumentisto (n. 1917)
- 1988: Jenő Barcsay, hungara pentristo el Transilvanio, profesoro (n. 1900)
- 1990: Aldo Fabrizi, itala aktoro, reĝisoro kaj scenaristo (n. 1905)
- 1994: Eugeniusz Matkowski, pola ministo el Sosnowiec kaj Esperanto-poeto debutinta en UK 1934 kaj kontribuanta al "Literatura Mondo", "Ek!", "Norda Prismo", "Oomoto" kaj "Tamen", enestanta en Esperanta antologio (n. 1912)
- 1994: Zoltán Vindis, rumania hungara poeto (n. 1916)
- 1995: Hannes Alfvén, sveda Nobelpremiita fizikisto, kunpatro de magnetofluidodinamiko (n. 1908)
- 1995: Pimen Panĉanka, belorusa soveta verkisto, poeto, eseisto (n. 1917)
- 1997: Zsolt Durkó, hungara komponisto kaj profesoro (n. 1934)
- 2004: Adolf Burkhardt, germana luterana pastoro, partoprenanto de UK 1954, aktivulo de Germana Esperanto-Asocio kaj la nuna Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen, prezidanto de Kristana Esperantista Ligo Internacia, kuneldoninto de kristana himnaro Adoru Kantante, honora membro de UEA, premiita per Federacia Meritkruco pro ekumenismo kaj Esperanto (n. 1929)
- 2005: Johano Paŭlo la 2-a, pola papo 1978-2005, sanktulo (n. 1920)
- 2007: Henry Lee Giclas, usona astronomo, malkovrinto de 17 asteroidojn (n. 1910)
- 2009: Bud Shank, usona ĵazmuzikisto, saksofonisto, fletisto (n. 1926)
- 2009: Niki List, aŭstra reĝisoro kaj aktoro
- 2013: Jesús Franco, hispana aktoro kaj filmreĝisoro (n. 1930)
- 2016: Gato Barbieri, argentina ĵazmuzikisto (tenorsaksofono) kaj filmmuzika komponisto (n. 1934)
- 2017: Zbigniew Nagowski, pola inĝeniero, poligloto, ĉiĉerono de Esperantotur, tradukisto de polaj ŝlagroj (n. 1929)
- 2019: Jamshid Mashayekhi, irana aktoro, gajninta la premion Simorgh (n. 1934)
- 2022: Mantas Kvedaravičius, litova reĝisoro kaj arĥeologo (n. 1976)
- 2024: John Barth, usona verkisto, konata pro sia postmodernisma kaj metafikcia fikcio (n. 1930)
- 2024: Maryse Condé, franca verkistino (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Francisko de Paola, itala ermito
- Vilmos Apor, hungara episkopo, martiro
- Kanado: Tago de papo Johano Paŭlo la 2-a
- Internacia Tago de Infanlibro - fondita de IBBY en 1967 por memorigi naskiĝtagon de Hans Christian Andersen
- Monda Tago de Konscio pri Aŭtismo - laŭ iniciato de Kataro, apogita de UN en 2008
La 2-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.